Adresaro de la Esperantistoj
Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto", ĝenerale konata kiel Adresaro de la Esperantistoj, estas la unua aperinta adresaro de esperantistoj, kompilita mem de L. L. Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto (laŭ li oni ĝin foje nomas ankaŭ Adresaro de d-ro Zamenhof, Zamenhofa Adresaro aŭ mallonge ZA). La kolekto enhavas informojn pri preskaŭ 22 mil personoj, kiuj lernis Esperanton antaŭ la jaro 1909, inter ili pluraj famuloj kaj lokaj pioniroj. Laŭtempa ordigo de iliaj adresoj donas imagon pri la tempe-geografia disvastiĝo de la Esperanto-movado dum ĝiaj periodoj "rusa", "franca" kaj "internacia".
Formo
redaktiLa adresaro estas partigita en 29 t.n. "seriojn", kiuj aperadis sinsekve inter la jaroj 1890 kaj 1909 en entute 32 unuopaj publikigaĵoj – ĉu kiel rubriko en La Esperantisto, ĉu en formo de apartaj broŝuroj eldonitaj de Zamenhof mem (verkoj n-ro 31, 59, 62, 65, 83, 104, 112, 123, 129, 140, 151, 171), ĉu ĉe Hachette kadre de jarlibro kompilita de Félicien Menu de Ménil[1] (Tutmonda Jarlibro Esperantista 1904–1909). La unuopajn seriojn interligas ilia laŭvica numerado (per romiaj ciferoj, krom la unua serio) samkiel laŭvica numerado de la enhavataj adresoj (per eŭropaj ciferoj – nur en Serio I la numeroj ĉe adresoj mankas, sed noto komence de Serio II supozigas ilin tie). La titolo de la kompleto, indikata ĉe la serioj, variis tra la jaroj kaj atingis interalie formojn kiel Novaj Esperantistoj, Adresaro de la Esperantistoj aŭ Adresaro de novaj esperantistoj.
Enhavo
redaktiLa registrataj esperantistoj ricevadis laŭvicajn numerojn kaj estis kuraĝigataj subskribadi siajn leterojn laŭ la modelo "Esperantisto n-ro 123". La unua serio de la adresaro, aperinta en 1890, enhavis sur 39 paĝoj adresojn de 1000 personoj (sen numeroj, en alfabeta ordo), kiuj aĉetis la Unuan Libron kaj resendis al Zamenhof la deŝireblan promesfolion pri eklerno de Esperanto kun la aldono "senkondiĉe". Multaj el ili dum la sekvaj jaroj fariĝis fervoraj esperantistoj. La lasta registrita esperantisto, en 1908 (Serio XXIX), ricevis la numeron 21915. Pro troa kresko de la nombro de aliĝantoj, oni ekde 1909 (do la Tutmonda Jarlibro Esperantista 1910) ĉesis aperigadi adresojn de unuopaj esperantistoj kaj plu kolektis nur la kontaktojn de esperantistaj societoj, komitatoj kaj konsul-agentoj. Tiu eldono de 1910 konsidereblas la unua jarlibro de UEA.
Krom nomoj, adresoj kaj indikoj pri la altirinto (esperantisto, kiu varbis la koncernan novulon), la adresaro fojfoje enhavis ankaŭ listojn de ŝanĝitaj adresoj de jamaj esperantistoj, laŭpage ripetatajn adresojn, alfabetan registron de la nomoj, statistikon pri la altirantoj, nomaron de la Esperanto-literaturo kaj la gazetaro.
Statistiko
redaktiLa rapideco, per kiu aldoniĝadis novaj adresoj en la adresaron, sekvis dum la periodo de ĝia eldoniĝado tendencon preskaŭ eksponencialan: Dum en la komenco la evoluo estis malrapida kaj por atingi la unuajn 4000 enskribojn necesis atendi ĝis la komenco de la jaro 1897 (do preskaŭ 10 jarojn ekde la kreiĝo de Esperanto), la sekvaj kvar mil kolektiĝis dum proksimume 6 jaroj, post ili plia kvarmilo aldoniĝis en iom pli ol 2 jaroj kaj la postaj du kvarmiloj bezonis ĉiu proksimume 1 jaron kaj 5 monatojn.
Unua adresaro
redaktiGranda plejmulto de la personoj registritaj en la unua adresaro, eldonita en 1889, loĝis en Rusio. Jen plena laŭlanda listo de la unuaj 1000 registritaj esperantistoj:[2]
Lando | Enskriboj |
---|---|
Rusio | 919 |
Germanio | 30 |
Aŭstrio-Hungario | 22 |
Britio | 9 |
Francio | 6 |
Svedio | 4 |
Usono | 4 |
Turkio | 2 |
Ĉinio | 1 |
Hispanio | 1 |
Italio | 1 |
Rumanio | 1 |
Referencoj
redaktiĈi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Adresaro de Esperantistoj el la Enciklopedio de Esperanto.
Vidu ankaŭ
redakti- Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj, fare de L. L. Zamenhof en 1906