Betika Montĉenaro
La Betika Montĉenaro aŭ Betika Montosistemo estas aro de montoĉenoj kiuj etendas sude (sudoriente) de la Iberia Duoninsulo, el la golfo de Kadizo ĝis Alikanto kaj Balearoj. Ili formas parton de la Arko de Ĝibraltaro kaj subdividiĝas en la montoĉenoj Antaŭbetika, Subbetika kaj Penibetika.
Betika Montĉenaro | |||
---|---|---|---|
montaro, eble geologie nerilatita • montara sistemo | |||
Alteco |
3 478 m | ||
Geografia situo | 37° 0′ N, 3° 0′ U (mapo)37-3Koordinatoj: 37° 0′ N, 3° 0′ U (mapo) | ||
| |||
Ĝi estas la plej grava de la montoĉenoj de Hispanio. Ĝi estas ampleksa montaro kiu longas pli da 600 km el la Ĝibraltara Markolo al Kabo de la Nao kaj kiu inkluzive pluas sub la maro kaj aperas en la Balearaj Insuloj. Ties plej mallarĝa pinto estas en la zono de Ĝibraltaro kaj ĝi iras plilarĝigante al la orienta zono, kie ĝi kontaktas kun la hercinia zono de la Hispana Centra Altebenaĵo.
La plej alta pinto de la Betika Montĉenaro estas en Sierra Nevada nome Mulhacén.