Cambrai
Cambrai [kăbre] (aŭ nederlandlingve Kamerijk, en Esperanto ankaŭ "Kambrezo") estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.
Cambrai • Kamerijk (Kambrezo) | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Speguliĝo de malnovaj fasadoj antaŭ la vendoplaco.
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Cambrai (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 59122 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 31 425 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 729 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 11′ N, 3° 14′ O (mapo)50.1758333333333.2347222222222Koordinatoj: 50° 11′ N, 3° 14′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 60 m [+] | ||||
Areo | 18,18 km² (1 818 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cambrai [+] | |||||
Cambrai estas cetere la tradicia ĉefurbo de la malnova kaj natura regiono Cambraisis, en la franca departemento Nord. La urbo havas proksimume 33 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cambrésiens.
Geografio
redaktiCambrai estas la historia ĉefurbo de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
La Eŭropa ŝoseo 19 vojas proksime.
Historio
redaktiEpiskopujo de Cambrai
redaktiEkde 926 ĝis 1676/77 Cambrai apartenis al la Sankta Romia Imperio. Reganto estis la episkopo (ekde 1559 ĉefepiskopo) de Cambrai, kiu do estis princepiskopo. Imperiestro Karlo la 5-a konstruigis citadelon en 1543.
La urbon konkeris Ludoviko la 14-a en la jaro 1676, de tiam ĝi estas parto de Francio.
La fama franca verkisto Fénelon fariĝis ĉefepiskopo de Cambrai en 1695.
Ekde 2008 la ĉefepiskopujo de Cambrai estas malaltigita al simpla episkopujo, sufragana al la ĉefepiskopujo de Lille.
Ligo de Cambrai
redaktiLa Ligo de Cambrai ekzistis 1508-1510 kaj estis alianco de pluraj potencoj (Francio, Sankta Romia Imperio, la papo, Aragono, Hungario kaj Anglio) kontraŭ la Respubliko Venecio. En 1509 la Ligo militis kontraŭ Venecio, sed ne sukcesis venki. Baldaŭ poste la aliancoj ŝanĝiĝis, kaj Venecio kun pluraj siaj ĵusaj malamikoj klopodis forpeli la francojn el Italio.
Lingvo
redaktiLa tradicia idiomo estas la pikarda franca dialekto, kiel ĉie preskaŭ tute malaperinta nun.
Kulturo kaj gastronomio
redaktiDum la mezepokoj la urbo fariĝis pli riĉa kaj pli granda danke al ĝia teksaĵo-industrio kiu produktis lanajn vestojn, tolon kaj batiston. Fama sukeraĵo, tie produktata de pli ol 170 jaroj, nomiĝas Bêtises de Cambrai (= stultaĵoj de Cambrai). La nomo devenas de tio, ke iutage sukeraĵmetilernanto eraris pretigante bombonojn, sed la rezulto ricevis tiom da furoro far la klientaro, ke oni plu produktis ĝin kaj nomis ĝin bêtises.
Lokaj famuloj
redaktiAdministrado
redaktiCambrai estas la ĉefurbo de la du kantonoj Cambrai-Est kaj Cambrai-Ouest. Tiuj kantonoj mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Bildaro
redakti-
Preĝejo Saint-Géry
-
Pordo de la kapelo Vaucelette
-
Beginejo Notre-Dame, strato Capucins
-
Strato Capucins
-
Domo de la kanonistoj, ekzemplo de 17-a jarcenta flandra arkitekturo
-
La turo Arquets, malnova akvopordo al la rivero Escaut (14-a jarcento)