Christiane Nüsslein-Volhard
germana biologino
Christiane NÜSSLEIN-VOLHARD (naskiĝis en Germanio la 20-an de oktobro 1942) estas germana disvolviĝ-biologino.
Biografio
redaktiChristiane Nüsslein-Volhard komence studis biologion en Frankfurto, poste ŝanĝis al fiziko kaj poste al biokemio. Ekde 1985 ŝi direktas la fakon de genetiko de la Max-Planck-Instituto pri Disvolviĝ-biologio en Tübingen, Germanio.
Ŝi ricevis kune kun Edward B. Lewis kaj Eric Wieschaus la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1995.