Ciudad Victoria
Ciudad Victoria (ankaŭ konata simple kiel Victoria) estas la ĉefurbo de la meksika ŝtato Tamaulipas. La urbo situas meze de la ŝtato, en la samnoma municipo, kovras 1.638 km² kaj havas proksimume 261.000 loĝantojn.
Ciudad Victoria | |||
---|---|---|---|
loĝlokoj de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 87000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 305 155 (1974) [+] | ||
Loĝdenso | 1 623 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 44′ N, 99° 9′ U (mapo)23.736111111111-99.146111111111Koordinatoj: 23° 44′ N, 99° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 318 m [+] | ||
Areo | 188 km² (18 800 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ciudad Victoria [+] | |||
Ciudad Victoria estis fondita la 6-an de oktobro 1750, kaj de José de Escandón y Helguera donis la nomon Villa de Santa Maria de Aguayo. La 20-an de aprilo 1825, al la urbo estis oficiale koncedita urbostatuso, kaj ŝanĝis sian nomon al Ciudad Victoria, honore al la unua prezidanto de Meksiko, Guadalupe Victoria [1]. En 1890, fervojo estis konstruita tra la urbo, igante la urbon haltpunkto inter Monterejo kaj Tampico.
Multaj gravaj monumentoj kaj konstruaĵoj estis konstruitaj ĉirkaŭ 1900, inkluzive de bronza statuo de Benito Juárez en 1897, la Juárez Teatro en 1899 kaj memormonumento al la herooj de la liberigo de Meksiko.
Pluraj universitatoj funkciigas en la urbo, inkluzive de la Aŭtonoma Universitato de Tamaulipas [2].
Ciudad Victoria estas servata de la Internacia Flughaveno General Pedro José Mendez, kiu situas 18 kilometrojn for de la urbocentro.
Referencoj
redakti- ↑ Ciudad Victoria Government. Arkivita el la originalo je 2018-08-15. Alirita 2018-01-25 .
- ↑ La UAT (es-ES). Arkivita el la originalo je 2018-01-26. Alirita 2018-01-25 .