Ebbe Vilborg

sveda esperantisto kaj esperantologo

Ebbe VILBORG (naskiĝis la 14-an de februaro 1926, mortis la 30-an de decembro 2018[1]) estis sveda filologo pri klasikaj lingvoj, docento pri antikva greka (helena) lingvo en la Universitato de Gotenburgo, esperantisto (ekde 1940), leksikografo, terminologo, interlingvisto kaj honora membro de UEA (ekde 2001).

Ebbe Vilborg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1926 (1926-02-14)
Morto 30-an de decembro 2018 (2018-12-30) (92-jaraĝa)
Lingvoj svedaEsperantoVolapukoangla
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1940–)
esperantologo
klasika filologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vilborg en 1955 doktoriĝis per la disertacio Konstituo de nova tekstversio de la Helena romanverkisto Akilo Tacio. En 1956 li fariĝis docento, poste specialisto pri la micena dialekto de la helena lingvo kaj li verkis A Tentative Grammar of Mycenaean Greek.

Li eklernis Esperanton en 1940 kaj estis membro de UEA ekde 1945, delegito de UEA dum duona jarcento. Membro de la Akademio de Esperanto (1962–1971). En 1947 li lernis volapukon kaj estis ano de la Volapuk-asocio Diläda valemik feda Volapükaklubas. En 1961 li diplomiĝis kiel "dalebüd". Laŭ la volapukmovada tradicio, la dokumenton enmanigis al li la ĉifalo Johann Schmidt.

De 1967 ĝis 1976 li eldonis la interlingvistikan-esperantologian cirkuleron Fokuso. Krom multaj prilingvaj artikoloj, precipe pri gramatikaj kaj terminologiaj temoj, li aŭtoris la poŝvortaron Lilla Esperanto-ordboken ("Malgranda Esperanto-Vortaro" 1958, 1988), Esperanto – moderna lingvo (kun Vilho Setälä kaj Carl Støp-Bowitz, 1965), La participa problemo en la Akademio (1973), Supplement till Svensk-esperantisk ordbok ("Suplemento al la sveda-esperanta vortaro" de Sam Owen Jansson, Frits Lindén kaj Birger Gerdman de 1934, supl. de 1975), la grandan vortaron Ordbok svensk-esperanto kun 50 000 kapvortoj (1992) kiu estas ankaŭ rete serĉebla, kaj la fundamentan verkon en la kampo de la Esperanta etimologio, Etimologia Vortaro de Esperanto (1989–2001, kvin volumoj), pro kiu li ricevis la OSIEK-premion en 1992.

Verkoj

redakti

Recenzoj

redakti

Pri La participa problemo en la Akademio

 
 "Blanka libro” kun la ĉefaj dokumentoj de la “tempisma" flanko en la polemiko pri la participa demando en la periodo 1963-67.

La argumentoj de s-ro Vilborg kaj liaj kolegoj ne povas kaŝi la faktojn, unue, ke la "atismo” estas ne-Zamenhofa kaj fremda al la strukturo de Esperanto; kaj due, ke la korifeoj de la tempismo eĉ ne sukcesis kunforĝi koheran kaj ĝeneralan doktrinon en sia heterodoksa disinterpreto de la participoj, kio klare montriĝas ankaŭ en ĉi tiu libro. La fakto, ke la Akademio sia tempe kondamnis oficiale la “atismon", ne detenas s-ron Vilborg kaj liaj amikoj plu pledi por teorio, kiu povus puŝi Esperanton en neripareblan skismon kaj definitive ruinigi la ŝancojn kaj eĉ la ekziston mem de nia lingvo.

Feliĉe, Esperanto ĝuas tre bonan sanon kaj estas jam vakcinita, de la tempo de la Ido-krizo, kontraŭ la m albonaj sekvoj de falsaj teoriumadoj. 
— F. de Diego. Boletín n201 (jan 1974)

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Christer Oscar Kiselman, Memore al Ebbe Vilborg. En: "La Espero" 2019, n-ro 2, p. 5.
  2. Eldono de Lingva Komisiono, Goteborg, Svedujo, 1973

Eksteraj ligiloj

redakti