Fernando de Diego

hispana esperantisto, ĵurnalisto kaj lingvisto

Fernando de DIEGO (naskiĝis la 2-an de novembro 1919 en Guadalajara, Hispanio, mortis la 1-an de julio 2005 en Zaragozo) estis hispana ĵurnalisto kaj tradukisto kiu tradukas el la angla kaj franca, esperantisto kaj Esperanto-vortaristo, Honora Membro de UEA kaj unu el la plej gravaj tradukistoj al Esperanto.

Fernando de Diego
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1919 (1919-11-02)
en Gvadalaharo
Morto 1-an de julio 2005 (2005-07-01) (85-jaraĝa)
en Zaragozo
Lingvoj Esperantohispana
Loĝloko KarakasoKanariojZaragozoKarakasoPollando
Ŝtataneco Venezuelo (1950–)
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Octavio de Diego Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1933–)
filologo
lingvisto
ĵurnalisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Gran Diccionario Español-Esperanto
vdr

De Diego, kvara el ses fratoj, naskiĝis kaj mortis en Hispanio, sed loĝis ankaŭ multajn jarojn en Venezuelo kaj Pollando. Li lernis Esperanton en 1933 dum longa poliomjelito-konvalesko kaj tuj aliĝis al Kultura Klubo, la anarkiisma Esperanto-grupo de sia tiama loĝurbo Zaragozo.

Enlanda Milito

redakti

En la Esperanto-klubo de Diego povis legi ĉiujn numerojn eldonitajn de Literatura Mondo en 1935 kaj en la unuaj monatoj de 1936, kio signis lian definitivan enamiĝon al Esperanto. En julio 1936, la hispana enlanda milito atingis ankaŭ la familion de Diego: du fratoj devis militservi; alia estis arestita kaj preskaŭ ekzekutita. Fernandon oni soldatigis en 1938 kaj sendis unue al la kataluna fronto kaj iom poste, al la Ebro-fronto, kie okazis eble la plej sanga batalo de la tuta milito. Lia kontingento estis denove mobilizita en 1940 por interveni ĉe eventuala atako de aliancitaj trupoj kontraŭ Hispanio; apenaŭ unu jaron poste lin trafis epidemia tuberkulozo, sed li sukcesis resaniĝi en montara vilaĝo, kie loĝis unu el liaj onklinoj.

En Venezuelo kaj Kanarioj

redakti

De Diego edziĝis en 1946, ankoraŭ loĝis en Zaragozo kaj laboris kiel tradukisto el la angla kaj la franca por du eldonejoj en Barcelono kaj unu en Madrido. En 1949 li kun sia edzino transloĝiĝis al Karakaso, kie du fratoj jam instaliĝis iom antaŭe. Komence li oficis kiel tradukisto kaj redaktoro de ĵurnal-oficejoj, sed en 1952 dungis lin la petrol-kompanio Shell, por kiu li laboris dek jarojn kiel ĉefo de la informaj servoj kaj kiel ĉefredaktoro de la monata revuo Tópicos Shell. En 1962 li eksiĝis sukcesinte atingi ekonomian sendependon kaj ekloĝis en Kanarioj kun la edzino kaj la filo. Tie li ekkonis la eldoniston Juan Régulo Pérez. Ili renkontiĝis unuafoje en la hejmo de Régulo en La Laguna, kaj de Diego montris al li sian tradukon de La Arbo de la Sciado, eldonotan ĉe Stafeto en 1973. Sen ajna dubo, de Diego ne tradukus tiom multe sen la konstanta apogo de Régulo tra multaj jaroj.

Ree al Zaragozo

redakti

En 1964 li transloĝiĝis al Zaragozo por prizorgi la maljunajn gepatrojn, kaj en 1968 li partoprenis sian unuan kaj lastan UEA-kongreson en Madrido. En la UEA-krizo de 1974 post la t.n. "Hamburgaj eventoj" li decide partianiĝis al la Lapenna-tendaro kaj eldiris sian direndon en la unuaj numeroj de la revuo Horizonto. Malgraŭ tio UEA elektis lin Honora Membro en 1993.

En Pollandon kaj ree en Venezuelon

redakti

De 1970 ĝis 1986 li dediĉis sian tempon kaj energion al Esperanto: li tradukis el la hispana, angla kaj franca; li kunlaboris per artikoloj, beletraĵoj kaj recenzoj en Monda Kulturo, Horizonto, Esperanto, Fonto, La Gazeto, Dialogo (gazeto), Venezuela Stelo k.a.; li prelegis en pluraj urboj hispanaj, en Venezuelo, Hungario kaj Pollando. En Pollando li konatiĝis kun Czesa, sia dua edzino, ĉar li divorcis en 1975. La nova paro ekloĝis en Zaragozo, sed denove cirkonstancoj postulis transloĝiĝon en 1986, ree al Karakaso, pro fiskaj motivoj same favoraj en Venezuelo kiel malfavoraj en Hispanio. Dek jarojn ili loĝis tie, dum kiuj li ankoraŭ laboris en venezuelaj eldon-entreprenoj kiel tradukisto kaj ĵurnalisto. Sed ĉion li flanklasis en 1990, kiam li decidis kompili vastan vortaron hispanan-Esperantan kun speciala prilaboro de frazeologio.

Dum pli ol kvar jaroj li laboris tagon post tago, ok horojn ĉiutage, kaj kiam li finis la manuskripton, liaj fratoj Óscar kaj Octavio tajpis kaj surdiskigis la tuton. La impona vortarego fariĝis la vivo-verko de Fernando de Diego: 1.300 grandformataj paĝoj, 50.750 kapvortoj, dekmiloj da parolturnoj kaj proverboj, centmiloj da ekzemplo-frazoj. Nur en 2003 ĝi estis eldonita post zorga plurhoma kaj plurjara reviziado.

Forpaso

redakti

En 1996 la paro transloĝiĝis al Pollando pro la pli kaj pli malstabila situacio en Venezuelo kaj pro la granda aĝo de De Diego, 13 jarojn pli olda ol lia edzino. Neatendite, Czesa forpasis en 2004. De Diego denove iris al Hispanio, kie loĝis kaj loĝas lia frato Óscar kaj nur unu jaron postvivis la edzinon: la 1-an de julio 2005 li forpasis 85-jara en Zaragozo.

Propraj originala verkaro

redakti

De Diego verkis originale unu lernolibron por hispanlingvanoj kaj du interesegajn eseojn Pri esperanta traduk-arto kaj Pri literatura kritiko. En la unua li analizas la uzadon de neologismoj kaj arkaismoj, kritikas la ĝistiamajn Esperanto-tradukojn kaj finas per kelkaj trafaj konsiloj. La duan konsistigas kvin eseoj pri beletro, lingvo kaj ideologio de Esperanto verkitaj same elegante kiel polemike.

Recenzoj

redakti

Pri Nuevo método de Esperanto para clases y autodidactas

 
 Jen libro kiu mankis. Ĝis nun, en nia lando, kiam oni finis unu el tiuj kursoj, kiujn en nia komunumo iom eŭfemisme etikedas »unuagradaj», prezentiĝis tri eblecoj: unue, pafi sin malbenante la tagon, kiam oni decidis tiel grave perdi sian tempon; due, persiste kaj aliĝi al nova unuagrada kurso por finfine ellerni lingvon, kiun oni devus ja majstri en tri monatoj; trie, riski kaj en soleco trabati al si vojon serĉante la fontojn de la lingvo. La unua speco de kursvizitintoj konsistigas la famajn legiojn de eternaj fuĝantoj, la dua apartenas al la Klano de la eternaj komencantoj, kar nur la tria, se malsaĝa horo ne embuskas, alvenas ĉe la flanko de Auld kaj liaj kompanoj. Nun, por hispan-lingvanoj, ekzistas feliĉa alternativo, meza vojo: le ebleco aliĝi al nova kurso por pli bonŝance ellerni la lingvon dank'al libro, kiu alportas al ni la fontojn (do, iaspeca Esperanto-krano). En sia libro de Diego aplikas la induktan metodon (ĉi-tiu humila recenzanto lernis per tiu malnova metodo) bazante sin sur la strukturo de Esperanto, kaj tiu fakto domaĝe limigos la uzon de la lernolibro al komencantoj, ĉar kiel la aŭtoro mem rekonas: «uzantoj de tiu ĉi metodo nepre devas koni la ĝeneralajn liniojn de la hispana gramatiko» kaj ni ĉiuj bone scias, ke granda parto de la lernantoj ne posedas tiun antaŭpreparon. Tamen, mi povas aserti, Ian propra sperta, ke post la vizitado de unuagrada kurso ĉiuj estos kapablaj pli-malpli funde eluzi la pozitivajn ecojn de la nova «gramatiko». Mi konscias, ke multaj eblaj uzontoj de la lernolibro timas la neologismemon de la aŭtoro; tial do estas necese klarigi, ke (du surprize?) de Diego tenas sin en la plej striktaj limoj de la «kutima» E-o (oni iuj konstatas, ke «Plena Ilustrita Vortaro» kaj «Plena Gramatiko» estas liaj ĉefaj fontoj), kaj li nur pase klarigas kelkajn certe ne tro avangardajn formojn (»re kaj re», «ricevintus»). La lingvo uzita estas viva, verva, kaj spicita per granda kvanto de trafaj parolturnoj, ĉefe ĉerpitaj el alia nepra fonto: «Esperanta proverbaro». Por trovi ion kritikindan, oni devas ja disfendi harojn, ekzemple: la aŭtoro tradukas la frazon «spite al la protestoj» je «a pesar de las protestas», kvankam ŝajnas pli oportuna la formo «en contra de las protestas» aŭ anstataŭigi «spite al» per «malgraŭ». Nur la aldono de longa kemia artikolo eble ricevos malaprobon, kvankam kemiistoj, kiel mi... Nu, certe la ununura malforta parto de la libro estas la grafika prezento: etaj literoj kaj tro densa teksto, krom kelkaj, ne multaj, preseraroj (»deka antaŭ la dua» 106-a paĝo) kaj dancemaj linioj ĝenetas sed... perfektuloj al altaro kaj aliaj al la faro. Resume, do, mi senhezite rekomendas la libron al progresantoj, eternaj komencantoj kaj novaj, gramatike iom spertaj, lernontoj. 
— Miguel Gutiérrez Aduriz. Boletín n259 (sep 1983)
 
 Mi varme salutas la duan eldonon de la plej bona esperanto-lernilo por hispanlingvanoj depost gia publikigo en 1982. Jam de pluraj jaroj mi konstatas, ke homoj, kiuj sukcesas enkapigi —kaj alproprigila enhavon de Nuevo método de esperanto igas preskaŭ aŭtomate bonaj parolantoj. Apenaŭ eblus diri same pri aliaj lernolibroj en la hispana, kiuj ne ĉiam montrigas taŭgaj gvidiloj por niaj komencantoj. Nuntempe ni disponas ĉirkaŭ 15 lernolibrojn en la hispana (se oni alkalkulas la perkorespondajn kursojn), kaj la sola vere rekomendinda el ili, krom Nuevo método de esperanto, estas la eksmodeta Sabe Vd esperanto de la argentinano Jorge Hess. Tiu ĉi verko gajnas unuagtupa kaj tro simpla kompare kun la duagtupa kaj plena instru-libro de F. de Diego.

Escepte de la supermezure kosta Esperanto: Un mundo, una lengua, de J.L.Santos Morales, ĉiuj aliaj lernolibroj por hispanlingvanoj suferas fortajn mankojn. Mi pravigu tiun opinion: kelkaj simple estas krude malbonaj, ĉar ilin verkis malrespondecaj nekompetentuloj gatantaj gramatikumadi; aliaj eksmodigis, ĉar ili aliras gramatikon de teorioj pasint-jarcentaj; triaj pli-malpli bone elturniĝas, ĝis ili pritraktas la malfacilaĵojn de esperanto por la parolantoj de la hispana, t.e., utiligo kaj utileco de la akuzativo, vortkunmetado, prepozicioj kaj prononco de la esperantaj konsonantoj Tre feliĉe, la libro de F.de Diego kompensas la paŭperecon en la hispana panoramo de esperanto-lerniloj. Tiu verko aliras senkomplekse gramatikon kaj regule donas helajn klarigojn pri ties tiklaj kaj maltiklaj eroj (vd. la recenzo-finan indekson). Krome, aldonigas proverboj kaj sukaj fiksaj esprimoj, interpunkcio en esperanto, listo de "falsaj amikoj", elementoj de esperanta metriko (kun bonegaj ekzemploj), rekomendita literaturo por plua studado kaj informoj pri Esperantujo (kongresoj, delegitoj, historio, literaturo kaj organizaĵoj en la mondo kaj en hispanlingvio). Fine de la libro aperas ekzercar-Rlosilo utilega por memlernantoj. Ĉu io malbona- sidas meze de tiom da bonajoj? Nu, jes: la titolo, Nuevo método de esperanto, estas misgvida pro du kialoj. Unue, tiu verko ja ne estas lernolibro: temas fakte pri elstara gramatiko de esperanto adaptita al la bezonoj de la hispanlingva publiko. Due, ĝi ne celas verajn komencantojn, sed progresintojn kun ioma scipovo de esperanto, kaj nur eventuale memlernantojn kun tre-tre forta volo lerni. Tiu karaktero tamen havas avantaĝojn: la libro eminente kapablas respondi detale kaj plene la plej harfendajn gramatikajn demandojn de entuziasma progresinto. Pli: la dek dialogoj, kiuj garnas la libron (El esperanto en diez diálogos) fakte superfluas. Mi konas plurajn homojn, kiuj lernis esperanton per tiu ĉi libro kaj, laŭ mia scio, mi estas la sola, kiu legis la dialogojn; ja ĉiuj aliaj prifajfis ilin, eble prave. Ankoraŭ lasta afero, fakte la sola vere kritikinda en Nuevo método de esperanto: La aŭtoro nur supraĵe pritraktas la plej komplikan esperantan gramatikaĵon por hispanlingvanoj, nome, la vortkunmetadon. Oni vere devus pliampleksigi tiun ĉapitron por la tria eldono. Tiu makuleto tamen ne demetas eĉ gramon da valoro de tiu ĉi juvelo.

Resume: Nuevo método de esperanto estas larĝe la plej bona esperantolernolibro en la hispana, kaj gi montrigas en la praktiko pago preskaŭ deviga por ĉiu hispanlingvano deziranta funde lerni la internacian. 
— Antonio Valén. Boletín n313 (nov 1993)

Tradukoj

redakti

Li tamen elfaris sian lokon en la "Esperanta Parnaso" per siaj multaj tradukoj, kiuj kunaj formus volumegon de 3.700 paĝoj. De Diego ĉiam zorge elektis kaj skrupule tradukis el unuarangaj aŭtoroj: li esperantigis verkojn de i.a. Baroja, Bécquer, Cela, Cervantes, García Lorca, García Márquez, Antonio Machado, Neruda, Valle-Inclán k.a. Ankaŭ el aliaj beletroj li plukis: jen Castelao el la galega; jen Balzac kaj Maupassant el la franca; jen Hemingway, Jack London kaj Stevenson el la angla; jen Méndez Coarasa el la aragona.

Lia stilo estas karakterizita de relative multaj "novaj" vortoj. Vidu ekzemple en Doña Bárbara. Reinhard Haupenthal nomis lin "apud Karolo Piĉ (1920-1995) kaj Henri Vatré (1908-1998), unu el la kolonoj de la Iltisa Skolo, kies Literaturan Manifeston '87 li formulis"[2]. Eble plej konata fariĝis la polemiko pri la uzo de "postmidio" anstataŭ "posttagmezo".

Kritiko

redakti

Precipe liaj "neologismemo" kaj "elitemo" vekis kontraŭstaron, plej fortajn ĉe tiuj, kiuj alstrebas forte elinternan lingvaĵon en la senco de Claude Piron. Aliaj laŭdis lin i.a. kaj ĉefe pro tio. Haupenthal juĝis:

"Fernando de Diego estas post Lazaro Zamenhof (1859-1917), Kazimierz Bein (1872-1959) kaj Kálmán Kalocsay (1891-1976) la plej elstara traduk-majstro de Esperanto ..."

Demandite pri sia neologismemo, De Diego diris en 1994:

"La plej granda parto de miaj neologismoj kuŝas sur la paĝoj de PIV jam de multaj jaroj. La neologismoj multiĝis kun la kresko kaj maturiĝo de Esperanto, kaj se ili ĉesus aperi, la lingvo mortus senrimede de anemio kaj ankilozo. Mia utiligo de neologismoj povas ŝajni troa al samídeanoj kun nesolida lingvo-scio, tamen mi ne verkas por ili, sed por esperantistoj, kiuj profunde posedas Esperanton kaj amas nian beletron"[3].

Aliaj juĝis: [mankas fonto]

"Ĉiuj tradukoj de De Diego prezentas modelon de lerto, elasto kaj pacienco. Komparado kun la originaloj ĉiam rivelas, ke la solvoj de nia traduk-majstro estas skue simplaj. Fernando de Diego, perfektiĝema kirurgo de l' vortoj, ravas nin per frazoj trafaj kaj precízaj, elpurigitaj de ĉia balasto: jen eble la plej fajna stilisto de Esperanto, kies vasta vorto-stoko igas la lingvon supla, vigla - kuraĝa. Oni mencias lin apud aliaj granduloj, apud Kalocsay, apud Waringhien, apud Zamenhof".

Bibliografio

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Tradukisto

Literatura tradukisto

Literaturo en Esperanto

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Eldonis Heroldo de Esperanto.
  2. Klaro kaj Elasto, 2003, lasta kovrilpaĝo.
  3. Vd. ankaŭ lian reagon al Claude Piron en lia artikolo "Pri la bona, tute ne kompleta Esperanto", Esperanto 1992/3, p. 70-71.