Jean-Marie Le Pen
franca politikisto
Jean-Marie LE PEN (naskiĝis la 20-an de junio 1928 en La Trinité-sur-Mer, Francio; mortis la 7-an de januaro 2025 en Garches) estis franca dekstra naciista politikisto. Li estis la fondinto kaj honora Prezidanto de la dekstre ekstremisma politika partio Front National. Jean-Marie Le Pen kvinfoje kandidatiĝis por la posteno de Prezidanto de Francio.
Jean-Marie Le Pen | |
---|---|
Jean-Marie Le Pen | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Le Menhir |
Naskiĝo | la 20-an de junio 1928 en La Trinité-sur-Mer, Francio |
Morto | 7-an de januaro 2025 en Garches |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Tombo | tombejo de La Trinité-sur-Mer 47° 35′ 15″ Nordo 3° 01′ 51″ Okcidento / 47.58759 °N, 3.03095 °U (mapo) |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Saint-Cloud |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Pariza Fakultato de Juro Universitato Panteono-Assas - politika scienco, juro (–1971) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Jean Le Pen (en) |
Patrino | Marie Hervé (mul) |
Edz(in)o | Jany Le Pen (mul) (1991–2025) Pierrette Lalanne (1960–1987) |
Infanoj | Marine Le Pen ( Pierrette Lalanne) Marie-Caroline Le Pen (en) ( Pierrette Lalanne) Yann Le Pen ( Pierrette Lalanne) |
Parencoj | Philippe Olivier (bofilo) Marion Maréchal (nepino) |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato |
Verkoj | Mémoires : fils de la nation |
TTT | |
Retejo | http://www.jeanmarielepen.com/ |
Li estis akuzita pro la neado de la Holokaŭsto – en la jaro 1987 en la forumo de Eŭropa Parlamento li nomis la koncentrejajn gas-ĉambrojn „detalo el historio”; pro tiu eldiro li estis poste mon-punita ([1]).
Referencoj
redakti- ↑ artikolo Le Pen renvoyé devant la justice pour ses propos ("Le Pen sendita al tribunalo pro siaj rimarkoj") en la ĵurnalo Le Monde la 13-an de julio 2006 (france)
Vidu ankaŭ
redakti- Marine Le Pen (filino)
- Marion Maréchal-Le Pen (nepino)
- Trumpismo