Manuel de Falla
Manuel de FALLA y Matheu (Kadizo, Hispanio, 23-a de novembro 1876 - Alta Gracia, Argentino, 14-a de novembro 1946) estis hispana komponisto de klasika muziko.
Li kombinis en tre speciala maniero la influojn de la andaluza folkloro (flamenko) kun la plej avangardaj tendencoj de la eŭropa muziko de la frua 20-a jarcento.
Li verkis kantajn verkojn, unue zarzuelojn, kaj poste la operon La vida breve (La mallonga vivo), kiu malkovris lian genion kaj El retablo de maese Pedro.
Li studis en Parizo, kie li rilatis kun Claude Debussy, Maurice Ravel, Paul Dukas kaj Isaac Albéniz. Tiu impresionismo influas lin en verkoj kiel "Noktoj en la ĝardenoj de Hispanio", "El amor brujo" (La sorĉa amo), la baledon "El sombrero de tres picos" (La tripinta ĉapelo) aŭ "Siete canciones populares españolas" (Sep popolaj hispanaj kantoj) por voĉo kaj piano.
Post la hispana milito, li devas ekziliĝi. Lin trovas la morto en la provinco de Kordobo en Argentino, kiam li laboras super sia plej ambicia verko "La Atlántida", kiun finos lia disĉiplo Ernesto Halffter.