Namibio

lando en suda Afriko, bordanta Atlantikon, apud Respubliko Sud-Afriko, Bocvano, Zambio, kaj Angolo

Namibio estas ŝtato en Sud-Okcidenta Afriko, situanta inter Angolo, Zambio, Bocvano, Sudafriko kaj la Atlantika Oceano.

Namibio
Republic of Namibia
Republiek van Namibië
Republik Namibia

Flago de Namibio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Namibia, Land of the Brave
Namibio, lando de bravuloj
Nacia devizo: Unity, Liberty, Justice
Unueco, libero, justeco
Situo
suverena ŝtato (1990–)
respubliko
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vindhuko,
22° 33′ S 17° 15′ O / 22.550 °S, 17.250 °O / -22.550; 17.250 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) angla
Uzata(j) lingvo(j) afrikansa, oŝivamba, germana kaj aliaj etnaj lingvoj
Areo 824 292 km²
Loĝantaro 2 533 794 (2017)
Loĝdenso 2,5 loĝ./km²
Loĝantoj ovamboj, hereroj, boŝmanoj k.a.
Horzono +1
Interreta domajno na
Landokodo NAM
Telefona kodo 264
Plej alta punkto Brandberg
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Nangolo Mbumba
Ĉefministro Nahas Angula
Nacia tago 21-a de marto
Sendependiĝo disde Sudafriko 21-a de marto 1990
Ekonomio
Valuto Namibia dolaro (NAD)
MEP laŭ 2013
– suma $ 12 868 Mio.
– pokapa $ 5 920
vdr

La nomo de la ŝtato estas derivita de la dezerto Namibo, kiu okupas la tutan marbordan spacon de la lando. Ĝin oni elektis je la sendependiĝo kiel neŭtralan nomon, por ne malkontentigi iun el la multnombraj etnoj de la lando. Ĝia ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estas Vindhuko.

Historio

redakti

De 1882 okazis setlado de germanaj koloniistoj. Iliaj senskrupulaj metodoj kaŭzis ribelojn en la jaroj 1894, 1896, 1897 kaj 1904-07. La ribeloj estis sange subpremataj. Rezulte de la genocida kolonia politiko nombro de hereroj malgrandiĝis je ĉ. 75%. Namibio de 1884 iĝis kolonio de Germanio (nomata tiam: Germana Sudokcidenta Afriko), de 1920 - teritorio sub administrado de Sud-Afrika respubliko. En 1990 ĝi fariĝis suverena ŝtato.

Pro la sama politika kaŭzo oni decidis kontraŭ la ĝistiamaj administraj lingvoj kaj elektis anstataŭe la anglan lingvon, kiun multaj pliaĝuloj, precipe en la nordo de la lando, ne regas. La plej multaj namibianoj parolas krom sia etna lingvo ankaŭ la afrikansan, kelkaj ankaŭ la germanan.

Nacia festotago estas la 21-a de marto, la tago de le sendependiĝo (1990).

 
Iama Germana Sudokcidenta Afriko

La Germana Sudokcidenta Afriko (germane Deutsch-Südwestafrika) estis kolonio de la Germana Imperiestra Regno inter la jaroj 1884 kaj 1915 sur areo de la hodiaŭa ŝtato Namibio. Ĝi havis areon de ĉirkaŭ 835 100 km². Post la komenciĝo de la nova jarcento, la kolonion skuis ribelo de hereroj, namoj kaj orlamoj (inter alie la bondelzvartoj, kiuj ribelis jam en 1903) de 1904 ĝis 1908. En tiu ribelo aparte elstaris Jakob Morenga.

La kolonion okupis en 1915 trupoj de la Sudafrika Unio kaj ĝi estis militiste direktita ĝis 1919, kiam la administrado estis transdonita al Sud-Afriko.

Baza informo

redakti
  • Landkodo: NA.
  • E-nomo: Namibio.
  • Nacia nomo: Namibia.
  • Areo: 824.292 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Hage Geingob (2015).
  • Ĉefurbo: Vindhuko (125 mil).
  • Loĝantaro: 1.545 mil (1995), inter ili ovamboj 76%, okavangoj 16%.
  • Ŝtatlingvo: afrikansa kaj angla.
  • Eksporto: diamanto, uranio, fiŝa kaj vianda produktoj.
  • Pokapa GNP: 2.000 $.
 
Tipa bildo por vastaj partoj de Namibio: La ruĝa sablo de la Namibo, savanaj graminacoj, montarĉenoj – kaj barilo de farmbieno

Geografio

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Namibio.

Loĝantaro

redakti

Eksteraj rilatoj

redakti

  Namibio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.


Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti