Platotektoniko
Platotektoniko (aŭ platotektonismo, de la greka τεκτονικός, tektonikós, "kiu konstruas") estas teorio de la geologia scienco por klarigi la fenomenon de la kontinenta drivo. Laŭ la teorio de platotektoniko, la plej ekstera, rigida kaj malvarma tavolo de la Tero, la litosfero, konsistas el du tavoloj: la ekstera terkrusto kaj la interna astenosfero. La terkrusto laŭ la teorio de platotektoniko kunmetiĝas el mozaiko de multaj tektonaj platoj, kiuj moviĝas per rapideco de po 2-10 centimetroj por jaro. Estas tri tipoj de terplataj limoj: konverĝa, malkonverĝa, kaj konverta limoj. Tertremoj ekestas, kiam tensioj je la limoj de la terplatoj puŝsubite solviĝas. La teorion malkovris kaj konatigis la germana sciencisto Alfred Wegener (1880-1930), docento en la universitato de Marburg.
Priskribo
redaktiLa teorio havigas klarigon al la ekzistado de la tektonaj platoj kiuj formas parton de la surfaco de la Tero kaj al la glitado kiu okazas inter ili en ties movado sur la likva termantelo, ties direktoj kaj interagado. Ĝi klarigas ankaŭ la formadon de la montaroj (orogenezo). Krome, ĝi havigas kontentigan klarigon al la faktoj ke la tertremoj kaj la vulkanoj koncentriĝas ĉefe en precizaj regionoj de la planedo (kiel la Pacifika fajra rondo) kaj ke la situo de la grandaj submaraj fosegoj estas apud insuloj kaj kontinentoj kaj ne en la centro de la oceano, teorie plej profunda.[1]
La tektonaj platoj moviĝas unu rilate al alia per relativa malrapideco, fakte neniam perceptebla seninstrumente, sed laŭ indicoj tre diferencaj. La plej alta rapideco okazas en la mezoceana dorso de la Orienta Pacifiko, proksime de la Paskinsulo, je ĉirkaŭ 3 400 km de kontinenta Ĉilio, per rapideco de separiĝo inter platoj de pli ol 15 cm/jaro kaj la malplej alta rapideco okazas en la dorso de Arkto, kun malpli ol 2,5 cm/jaro.[2] Ĉar ili moviĝas sur la solida surfaco de la Tero, la platoj interagadas unuj kun aliaj laŭlonge de siaj limoj okazigante intensajn disformojn en la terkrusto kaj litosfero de la Tero, kio rezultis en la formado de grandaj montaroj (por ekzemplo la montoĉenoj Himalajo, Alpoj, Pireneoj, Atlasoj, Uraloj, Apeninoj, Apalaĉoj, Andoj inter multaj aliaj) kaj de grandaj sistemoj de faŭltoj asociaj kun tiuj (por ekzemplo, la sistemo de faŭltoj de San Andrés). La kontakto per frotado inter la randoj de la platoj estas responsaj de la plej granda parto de la tertremoj. Aliaj fenomenoj asociaj estas la kreado de vulkanoj (speciale rimarkindaj en la fajra rondo de la Pacifiko) kaj en la submaraj fosegoj.
La tektonaj platoj estas komponataj de du diferencaj tipoj de litosfero: la kontinenta krusto, plej dika, kaj la oceana krusto, kiu estas relative pli maldika. La supra parto de la litosfero estas konata kiel terkrusto, denove de du diferencaj tipoj, nome kontinenta kaj oceana. Tio signifas, ke litosfera plato povas esti ĉu kontinenta, ĉu oceana, ĉu ambaŭtipa, en kies okazo estas nomata miksa plato.
Unu de la ĉefaj punktoj de la teorio proponas, ke la kvanto de surfaco de la platoj (kaj kontinenta kaj oceana) kiu malaperas en la mantelo laŭlonge de la randoj konverĝaj de subdukcio estas pli malpli en ekvilibro kun la nova oceana terkrusto kiu estas formiĝanta laŭlonge de la diverĝaj randoj (oceanaj dorsoj) pere de la procezo konata kiel etendigo de la oceana marfundo. Oni parolas pri tiu procezo ankaŭ kiel la komenco de la "transporta bendo". Tiusence, la totalo de la surfaco en la tutmonda globo restas konstanta, sekvante la analogion de la "transporta bendo", estante la terkrusto la bendo kiu moviĝas pere de la fortaj konvektaj marfluoj de la astenosfero, kiuj funkcias kvazaŭ la radoj kiuj transportas la bendon, malsuprenigante la terkruston en la konverĝaj zonoj, kaj generante novan oceanan fundon en la dorsoj.
La teorio klarigas ankaŭ sufiĉe kontentige la manieron kiel la enormaj amasoj kiuj komponas la tektonajn platojn povas "moviĝi", io kio restia neklarigata kiam Alfred Wegener proponis la teorion de la kontinenta drivo, kvankam ekzistas variaj modeloj kiuj fakte kunekzistas: La tektonaj platoj povas "moviĝi" ĉar la litosfero havas malpli grandan densecon ol la astenosfero, kiu estas la tavolo kiu troviĝas tuj malsupre de la terkrusto. Tio faras, ke la platoj "flosas" en la astenosfero kaj la likva magmo pli varma supreniras dum la pli malvarma malsupreniras, generante fluon kiu movas la platojn. La variado de flanka denseco rezultas en la konvektaj marfluoj de la mantelo, menciitaj antaŭe. Oni supozas, ke la platoj estas pelataj per kombino de la movado generata en la oceana fundo ekster la dorso (pro variado en la topografio kaj denseco de la terkrusto, kio rezultas en diferencoj en la gravitaj fortoj, trenado kaj vertikala suĉado, kaj zonoj de subdukcio). Alia klarigo diferenca indikas ak la diferencaj fortoj generitaj pro la rotacio de la terglobo kaj al la fortoj de la tajdoj de la Suno kaj de la Luno. La relativa gravo de ĉiu el tiuj faktoroj restas iom neklara, kaj estas ankoraŭ celo por polemiko.
Tektona plato
redaktiTektona (aŭ ankaŭ litosfera) plato estas grandega plato de nefandinta terkrusto. La tersurfaco estas kovrita de kelke da pli grandaj aŭ malpli grandaj platoj. Dimensioj kaj formo de la platoj estas variaj: de grandegaj (ekzemple la eŭroazia plato) ĝis etaj, la tiel nomataj mikroplatoj (ekzemple la anatolia plato). La dikeco de la platoj ankaŭ tre varias: de proksimume 1,5 km ĉe la mezoceana dorso ĝis proksimume 140 km sub la alta montaro Himalajo. Ĝi estas kreita de du tipoj de terkrusto: oceana kaj kontinenta, kiuj diferenciĝas per kemia konsisto samkiel ankaŭ per fizikaj ecoj. Sub la platoj troviĝas relative plasta (sed nefandinta) parto de la termantelo: la astenosfero.
Varma movo en la astenosfero kaŭzas moviĝadon de la platoj, konata kiel movo de kontinentoj. Laŭ la teorio de platotektoniko, la interagadoj inter la platoj kaŭzas kreadon de montaroj, vulkanismon, tertremojn samkiel ankaŭ aliajn geologiajn fenomenojn.
Konceptoj
redaktiSubdukcio
redaktiLa subdukcio de platoj estas la procezo de sinkiĝo de oceana zono de litosfera plato sub la bordo de alia plato en konverĝa limo, laŭ la teorio de Platotektoniko.[3] La subdukcio okazas laŭlonge de ampleksaj zonoj de subdukcio kiuj nuntempe koncentriĝas speciale en la medio de la Pacifika Oceano, en la nomata Pacifika fajra rondo[4], sed estas ankaŭ zonoj de subdukcio en areoj de la Mediteraneo, la Antiloj, la Sudaj Antiloj kaj la marbordo al la Hinda Oceano de Indonezio.
Faŭlto
redaktiEn geologio faŭlto [5] estas plata roka rompiĝo kie evidentiĝas relativa moviĝo. Grandaj faŭltoj en la terkrusto rezultas el diferenca aŭ ŝira moviĝo kaj aktivaj faŭltaj zonoj foje kaŭzas tertremojn. Tertremojn kaŭzas liberiĝo de energio dum rapida glito trans faŭlto. Faŭlto kiu troviĝas laŭ la rando inter du tektonaj platoj nomiĝas transforma faŭlto.
Ĉar ofte faŭlto ne konsistas el unu, simpla rompiĝo, la termino faŭlta zono estas uzata por la zono de rompiĝo rilata al la ebeno de faŭlto. La du flankoj de nevertikala faŭlto nomiĝas la pendanta muro kaj la pieda muro. Laŭdifine la pendanta muro situas super la faŭlto kaj la pieda muro situas sub la faŭlto. Tiuj terminoj venis de minado, ĉar laborante tabulan ercaĵon en mino oni havas la piedan muron sub la piedoj kaj la pendantan muron super la kapo.
Trudfaŭlto estas rompo en la Terkrusto, tra kiu pli malnovaj rokoj estas truditaj super pli junaj rokoj.
Kontinenta kolizio
redaktiLa kontinenta kolizio estas procezo de la Platotektoniko per kiu du kontinentaj tektonaj platoj kontaktiĝas pro la tektonaj fortoj kiuj pelas ilin. Ĝenerale la tektonaj platoj konsistas el oceanaj kaj kontinentaj regionoj kaj la kontinenta kolizio okazas kiam la oceana parto de plato subdukcias totale sub la alia. La kontinenta kolizio povas tiam rezulti en subdukcio de unu kontinento sub alia, kvankam la grando de tiu tipo de subdukcio (nome la kvanto de kilometroj de subdukcia plato) ne estas komparebla al tio kio okazas ĉe oceanaj platoj.
La kontinenta kolizio rezultas en montariĝo pere de la amasigo de materialo de la terkrusto. La plej parto de la Alpa Orogenezo, kiu formis la montarojn de Pireneoj, Alpoj, Karpatoj, Zagros kaj Himalajo inter aliaj, rezultis el la kolizio inter Afriko kaj Eŭropo kaj inter Hindio kaj Azio dum la lastaj 60 milionoj da jaroj.
Geografio tektonika
redaktiAmeriko
redaktiAmeriko konsistas el du kontinentoj kaj subkontinento: Nordameriko kaj Sudameriko, Centrameriko (subkontinento) kaj insula arko konata kiel la Antiloj. Laŭ la teorioj de la kontinenta drivo kaj de platotektoniko, tio kio estas Norda kaj Suda Amerikoj dum milionoj da jaroj estis apartaj termasoj. Post la divido de Gondvano kaj Laŭrazio ambaŭ subkontinentoj moviĝis ĝis la nunaj pozicioj, restante unuigitaj per Centrameriko, terponto elmergita inter ili pro la ago de la tektonikaj plakoj, kiu unue estis insula arko kaj pli malfrue ĝi konvertiĝis en laŭlonga tero. La plej maldika punkto de tiu unio estas la Istmo de Panamo, formita antaŭ tri milionoj da jaroj. Alia insula arko, la Antiloj, estas dua konektilo inter la subkontinentoj.
Afriko
redaktiEŭrazio
redaktiOceanio
redaktiLa Pacifika plato, kiu formas plej el Oceanio, estas oceana tektona plato kiu kuŝas sub la Pacifika Oceano. Kun 103 milionoj da kvadrataj kilometroj, ĝi estas la plej granda tektona plato. Tiu plato enhavas interne varmajn punktojn kiuj formas ekzemple la Havajajn Insulojn.[6] Ĝi estas preskaŭ tute oceankrusto.[7] La plej antikva membro kiu malaperis pere de la ciklo de platotektoniko okazis komence de la Kretaceo (antaŭ 145 ĝis 137 milionoj da jaroj).[8]
Aŭstralio, estante parto de la Hind-Aŭstralia Plato, estas la plej malalta, plej ebena, kaj plej antikva teramaso sur la Tero[9] kaj ĝi estis havinta relative stabilan geologian historion. Geologiaj fortoj kiaj la tektona levo de montaroj aŭ kolizioj inter tektonaj platoj okazis ĉefe en la plej frua historio de Aŭstralio, kiam gi estis ankoraŭ parto de Gondvano. Aŭstralio estas situa en la mezo de tektona plato, kaj tiel nuntempe ne havas aktivan vulkanismon.[10]
La geologio de Nov-Zelando male famas pro sia vulkana aktiveco, tertremoj kaj geotermaj areoj pro ties loko sur la limo inter la Aŭstralia kaj la Pacifika platoj. Multo de la baza rokaro de Nov-Zelando estis iam parto de la kontinentego Gondvano, kun Sudameriko, Afriko, Madagaskaro, Hindio, Antarkto kaj Aŭstralio. La rokoj kiuj nuntempe formas la kontinenton Zelandion estis inter Orienta Aŭstralio kaj Okcidenta Antarkto.[11]
La Aŭstrali-Novzelanda kontinenta fragmento de Gondvano disiĝis el la cetero de Gondvano fine de la Kretaceo (95–90 Ma). Ĉirkaŭ 75 Ma, Zelandio estis esence separata el Aŭstralio kaj Antarkto, kvankam eble nur malprofundaj maroj separis Zelandion kaj Aŭstralion en la nordo. La Tasmana maro, kaj parto de Zelandio poste kuniĝis kun Aŭstralio por formi la Aŭstralian platon (40 Ma), kaj nova platolimo aperis inter la Aŭstralia kaj la Pacifika platoj.
Plej insuloj en Pacifiko estas altaj insuloj (nome vulkanaj insuloj), kiel Paskinsulo, Usona Samoo kaj Fiĝioj, inter aliaj, kiuj havas pintojn de ĝis 1300 m stare abrupte el la propra marbordo.[12] La Nordokcidentaj havajaj insuloj estis formitaj proksimume antaŭ 7 ĝis 30 milionoj da jaroj, kiel ŝildovulkanoj super la samaj vulkanaj varmaj punktoj kiuj estis formintaj la Marmontoĉenon Havaj-Imperiestron norde kaj la ĉefajn Havajajn Insulojn sude.[13] La plej alta monto de Havajoj nome Mauna Kea estas 4205 m super la marnivelo.[14]
Bildaro
redakti-
La fajra rondo (ruĝe) kaj la ĉefaj submaraj fosegoj (bluaj strioj)
-
Faŭlto de San Andrés.
-
Estiĝo de mezoceana dorso per eliro de magmo.
-
Referencoj
redakti- ↑ Strahler, Arthur N. (1992). «1». Geología física. Barcelona: Omega. pp. 9-12. ISBN 84-282-0770-4.
- ↑ Read HH, Watson Janet (1975). Introduction to Geology. Nueva York: Halsted. pp. 13-15.
- ↑ Plate tectonics, Encyclopedia of Earth. Alirita la 27an de decembro 2011.
- ↑ Martínez-López, M.R., Mendoza, C., (2016). «Acoplamiento sismogénico en la zona de subducción de Michoacán-Colima-Jalisco, México». Boletín de la Sociedad Geológica Mexicana 68 (2): 199-214. [1] Alirita la 30an de Januaro 2017.
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 321
- ↑ "SFT and the Earth's Tectonic Plates". Los Alamos National Laboratory. Arkivita el la originalo la 17an de Februaro 2013. Alirita la 28an de Decembro 2021.
- ↑ Frisch, Wolfgang; Meschede, Martin; Blakey, Ronald C. (2010), Plate Tectonics: Continental Drift and Mountain Building, Springer Science & Business Media, pp. 11–12, ISBN 978-3-540-76504-2.
- ↑ "Age of the Ocean Floor". Alirita la 28an de Decembro 2021.
- ↑ Pain, C.F., Villans, B.J., Roach, I.C., Worrall, L. & Wilford, J.R. (2012): Old, flat and red – Australia's distinctive landscape. En: Shaping a Nation: A Geology of Australia. Blewitt, R.S. (Eld.) Geoscience Australia and ANU E Press, Canberra. pp. 227–275 ISBN 978-1-922103-43-7
- ↑ Kevin Mccue (26a de Februaro 2010). "Land of earthquakes and volcanoes?". Australian Geographic. Arkivita el la originalo la 6an de Marto 2010. Alirita la 28an de Decembro 2021.
- ↑ New Zealand within Gondwana el Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand
- ↑ "Fiji". CIA World Factbook. Alirita la 28an de Decembro 2021.
- ↑ Clague, D.A. kaj Dalrymple, G.B. (1989) Tectonics, geochronology, and origin of the Hawaiian-Emperor Chain en Winterer, E.L. et al. (editors) (1989) The Eastern Pacific Ocean and Hawaii, Boulder, Geological Society of America.
- ↑ "Mauna Kea Volcano, Hawaii". Hvo.wr.usgs.gov. Alirita la 28an de Decembro 2021.
Bibliografio
redakti- Butler, Robert F. (1992). "Applications to paleogeography" (PDF). Arkivigite je 2010-08-17 per la retarkivo Wayback Machine Paleomagnetism: Magnetic domains to geologic terranes. Blackwell. ISBN 978-0-86542-070-0. Arkivita el la originalo (PDF) la 17an de aŭgusto 2010. Alirita la 11an de junio 2020.
- Carey, S.W. (1958). "The tectonic approach to continental drift". In Carey, S.W. (ed.). Continental Drift – A symposium, held in March 1956. Hobart: Univ. of Tasmania. pp. 177–363. Expanding Earth from pp. 311–49.
- Condie, K.C. (1997). Plate tectonics and crustal evolution (4a eld.). Butterworth-Heinemann. p. 282. ISBN 978-0-7506-3386-4. Alirita la 11an de junio 2020.
- Foulger, Gillian R. (2010). Plates vs Plumes: A Geological Controversy. Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-4051-6148-0.
- Frankel, H. (1987). "The Continental Drift Debate". En H.T. Engelhardt Jr; A.L. Caplan (eld.). Scientific Controversies: Case Studies in the Resolution and Closure of Disputes in Science and Technology. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-27560-6.
- Hancock, Paul L.; Skinner, Brian J.; Dineley, David L. (2000). The Oxford Companion to The Earth. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-854039-7.
- Murphy, J.B.; Gutiérrez, G.; Nance, R.D.; Fernández, J.; Keppie, J.D.; Quesada, C.; Strachan, R.A. y Doatal, J. (2008): Rotura de las placas tectónicas. Investigación y Ciencia, 380 [majo]: 31-41.
Vidu ankaŭ
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tectónica de placas en la hispana Vikipedio.