Theodore Roosevelt
26-a prezidento de Usono
Theodore ROOSEVELT ([TE-o-dor RO-ze-velt]; naskiĝis la 27-a de oktobro, 1858, mortis la 6-an de januaro, 1919) estis la dudek-sesa prezidanto de Usono.
Roosevelt, kiu estis vicprezidanto antaŭ la murdo de McKinley la 6-an de septembro 1901, kredis je la usona ekspansiismo. Lia unua edzino, Alice Hathaway Lee, mortis en 1884. Lia dua edzino estis Edith Kermit Carow. Entute, Roosevelt havis 6 gefilojn. Li estis ano de la Nederlanda Reforma Eklezio.
Roosevelt mortis en 1919, 60-jaraĝa, en Long Island, Nov-Jorkio pro kora embolio.
Dum lia administrado (1901-1909) okazis;
- 1902 - Roosevelt minacis konfiski la karbminojn en Pensilvanio dum striko.
- 1904 - 1920 La komenco de la konstruado de la Kanalo de Panamio
- 1904 - Politiko de la Granda Vergo (Big Stick Policy)
- 1906 - Roosevelt ricevis la Nobel-Premion pri Paco pro diplomatia paciĝo dum la Milito inter Rusio kaj Japanio.
- 1907 - La Ekonomia Paniko de 1907
Citaĵo
redakti"Parolu milde kaj ĉiam portu grandan vergon."
Vidu ankaŭ
redaktiAntaŭe: | 26-a Prezidanto de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
William McKinley | 1901-1909 | William H. Taft |