Cârța (Harghita)
Cârța | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Karcfalva (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 31′ N, 25° 45′ O (mapo)46.52083333333325.753333333333Koordinatoj: 46° 31′ N, 25° 45′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 706 m | |
Poŝtkodo | 537035 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.709 (en 2009) | |
– vilaĝo | 1.038 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 84111 | |
Cârța [kırca] (hungare Karcfalva [Csíkkarcfalva]) estas komunumo en Rumanio sur la dekstra bordo de la rivero Olt en la Baseno de Superĉiko norde de Miercurea Ciuc. Administre apartenas al ĝi Ineu, kun kiuj ĝi tute kunkonstruiĝis.
Loĝantaro
En la jaro 1910 ĝi havis 1 245 loĝantojn, en la jaro 1992 estis 1 084 loĝantoj (99 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estis en 1566. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík). Ĝia katolika fortikaĵpreĝejo estis konstruita en la 15-a jarcento en gotika stilo. En 1796 ĝia navo estis transkonstruita en barokan stilon. Dum somero 1907 Béla Bartók kolektis 22 popolmelodiojn en la komunumo.
Renomaj personoj
- Gyula Ádám (n. 28-a de novembro 1961): fotografisto.
- Levente Albert (n. 14-a de majo 1959): fotoraportisto.
- Margit Antal (n. 20-a de junio 1968) informadikistino, universitata instruistino.
- Ágoston Bartalis (18-a de novembro 1866 – Csíktaploca, 31-a de januaro 1935): publikadministracia fakulo, publicisto, lokhistoriisto.
- István Erőss (n. 20-a de aŭgusto 1964): grafikisto.
- Tünde Fülöp (n. 1970): fizikistino, universitata profesorino en Svedujo
- Gyopár Kedves-Tamás (n. 6-a de junio 1974): ĵurnalistino
- Mária Kozma (n. 18-a de aŭgusto 1948): verkistino.
- Ödön Kozma (n. 8-a de februaro 1930): agronomo, ĵurnalisto, amatora pentristo
- Antal Lukács (1860–1910): eklezia verkisto.
- Arnold Macalik (n. 29-a de decembro 1972): arkitekto
- Sándor Pál-Antal (n. 26-a de septembro 1939): historiisto, arkivisto.
- Albert-László Barabási (n. 30-a de marto 1967): fizikisto, ano ekstera de la Hungara Scienca Akademio[1].
- Hunor Kelemen (n. 18-a de oktobro 1967): poeto, politikisto.
- Elemér Zágoni (24-a de septembro 1941): fakverkisto pri farmakologio
Notoj
- ↑ Retpaĝo. Arkivita el la originalo je 2005-03-04. Alirita 2007-04-05 .
Eksteraj ligiloj
-
Situo en la distrikto
|