Eŭterpo
Aspekto
Eŭterpo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Mnemozino |
Gefratoj | Klio • Kaliopo • Melpomeno • Uranio • Terpsiĥoro • Erato • Polimnio • Talio |
Kunulo | Strymon |
Infanoj | Rhesus of Thrace • Olynthus |
Eŭterpo (Ευτέρπη) estas muzo, filino de Zeŭso kaj Mnemozina. Komence ŝi estis diino pri ludoj kaj plezuroj, sed poste klasikaj poetoj faris ŝin muzo pri muziko kaj lirika poezio. La rivero Strimono gravedigis Eŭterpon, ilia filo Reso el Trakio estis mortigita de Diomedo apud Trojo, laŭ Homero.
Kelkaj diras ke ŝi inventis aŭlon, fluton kun du tuboj, pro tio, oni reprezentas ŝin portante ĝin.
En la asteroida zono ankaŭ troviĝas asteroido nomata 27 Eŭterpo.