Infanoj de nia Tero
Infanoj de nia Tero | |||||
---|---|---|---|---|---|
libroserio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Astrid Lindgren, Elly Jannes, Lea Goldberg, Cordelia Edvardson, Eugénie Söderberg, Vera Forsberg | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | sveda lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1951 | ||||
Eldonejo | Rabén & Sjögren | ||||
Ĝenro | porinfana literaturo | ||||
| |||||
Infanoj de nia Tero estas sveda fotolibroserio eldonita de Rabén & Sjögren, kiu traktas la ĉiutagajn vivojn de infanoj el la tuta mondo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. La ilustraĵoj estas de Anna Riwkin-Brick. La aŭtoroj estis Astrid Lindgren, Elly Jannes, Leah Goldberg, Eugénie Söderberg, Vera Forsberg kaj Cordelia Edvardson.
La libroj temas ĉiu pri infano el Eŭrazio, Afriko kaj ankaŭ unu de Usono (Havajo), kies ĉiutaga vivo estas bildigita per bildoj kaj mallonga teksto. La celo estas doni impreson de la vivo de infanoj en diversaj landoj.
Fono
[redakti | redakti fonton]La fota libroserio estis unue eldonita en la sveda de Rabén & Sjögren. La unua libro de la serio (Elle Kari) estis eldonita en 1951. Unue Anna Riwkin-Brick prenis fotojn de Elle-Kari kaj ŝia ĉirkaŭaĵo kaj poste Elly Jannes verkis la rakonton [1]. La libroserio estis tradukita en 18 lingvojn, inkluzive de la angla (titolita Children's Everywhere - De infanoj ĉie), germana (titolita: Kinder unserer Welt– Infanoj de nia Mondo [2]) kaj hebrea (titolita: ילדי העולם – Infanoj de la Mondo [3]). La unua eldono en Germanio kaj tiu en Britio sole inkluzivis 25,000 kopiojn [4]. La libro estis sekvita de 14 pli da libroj, kiuj estis vendita pli da ol 900,000 kopioj. La rakontoj estas bazita sur veraj eventoj.
La serio
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo
(esperantlingva) |
Origina titolo
(svedlingva) |
Aŭtoro |
---|---|---|---|
1951, 1952 | Elle Kari | Elle Kari | Elly Jannes |
1956, 1958 | Noriko-San: knabino de Japanio | Eva möter Noriko-san | Astrid Lindgren |
1958, 1959 | Sia lives sur Kilimanĝaro | Sia bor på Kilimandjaro | Astrid Lindgren |
1959, 1959 | Miaj svedaj kuzoj | Mina svenska kusiner | Astrid Lindgren |
1960, 1961 | Lilibet, infano de cirko | Lilibet, cirkusbarn | Astrid Lindgren |
1961, 1961 | Mokihana vivas en Havajo | Mokihana bor på Hawaii | Eugénie Söderberg |
1962, 1963 | Marko vivas en Jugoslavio | Marko bor i Jugoslavien | Astrid Lindgren |
1963, 1964 | Dirk vivas en Nederlando | Jackie bor i Holland | Astrid Lindgren |
1964, 1964 | Eli vivas en Israelo | Eli bor i Israel | Leah Goldberg |
1965, 1965 | Randi vivas en Norvegio | Randi bor i Norge | Astrid Lindgren |
1966, 1967 | Noj vivas en Tajlando | Noy bor i Thailand | Astrid Lindgren |
1967, 1968 | Gennet vivas en Etiopio | Gennet bor i Etiopien | Vera Forsberg |
1968, 1968 | Matti vivas en Finnlando | Matti bor i Finland | Astrid Lindgren |
1969, 1970 | Miriam vivas en Kibuco | Miriam bor i en kibbutz | Cordelia Edvardson |
1970, 1971 | Salima vivas en Kaŝmiro | Salima bor i Kashmir | Vera Forsberg |
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bettina Kümmerling-Meibauer: Lost in nostalgia. Images of childhood in photobooks for children. In: Elisabeth Wesseling: Reinventing Childhood Nostalgia: Books, Toys, and Contemporary Media Culture. Studies in Childhood, 1700 to the Present, Routledge, 2017, ISBN 9781317068464
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Erika Hallhagen. "Sápmi i litteraturen", 6 February 2016.
- ↑ Wir über uns.. Arkivita el la originalo je 2018-05-20. Alirita 2023-11-26 .
- ↑ Bettina Kümmerling-Meibauers Der Blick auf das Fremde. Astrid Lindgrens und Anna Riwkin-Bricks Fotobilderbücher.
- ↑ Graves, P. (1975). Swedish Children's Books in Britain. Signal, 18, 137.