Saltu al enhavo

Domus Aurea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Domus Aurea
Domus Aurea
arkeologia loko
Italian national museum (en) Traduki
historical civil building museum (en) Traduki
domus (en) Traduki
archaeological artifact museum (en) Traduki
palaco
villa rustica (en) Traduki
romia konstruaĵo
Museum of the Italian Ministry of Culture (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Romia arkitekturo vd
Estiĝo 64
Areo 1 833 m²
Lando Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Roma Capitale
Adreso viale della Domus Aurea, 1, 00184 Roma RM
Poŝtkodo 00184
Situo
Geografia situo 41° 53′ 29″ N, 12° 29′ 43″ O (mapo)41.89138888888912.495277777778Koordinatoj: 41° 53′ 29″ N, 12° 29′ 43″ O (mapo)
Domus Aurea (Romo)
Domus Aurea (Romo)
DEC
Situo de Domus Aurea
Map
Domus Aurea
Parto de Regio III Isis et Serapis (en) Traduki kaj archaeological park of Colosseum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo https://parcocolosseo.it/area/domus-aurea/
vdr
Fresko en la Domus Aurea
Fresko en la Domus Aurea

La Domus Aurea, la "ora domo", estis grandega palaco en Romo, kiun romia imperiestro Nero konstruigis post la bruliĝo de la urbo (64 p.k.).

La ora domo ampleksis grandan parton de la monteto Palatino (Romo), la valon en kiu nun staras la Koloseo, kaj plej verŝajne iam ankaŭ la Koloso de Nerono, kaj ĉirkaŭantajn montetojn. La romianoj ne ŝparis pri mokoj pri la megalomanio de Nero.

La imperiestroj Vespasiano kaj Trajano redonis partojn de la domus aurea al la popolo, speciale per la Amphitheatrum Flavium, amfiteatro flavia (Koloseo) kaj la banejoj de Trajano.

Nun nur malgranda resto de la antaŭe grandega komplekso restas, kiu tamen havas grandan historian kaj artan valoron pro ĝia arkitekturo kaj muraj pentraĵoj.

Oni dum jardekoj renovigis ĝin kaj malfermis ĝin fine de la 1990aj jaroj, sed en 2005 akvo eniĝis. Fine de januaro 2007 ĝi estis denove malfermita por la publiko.

Referencoj

Eksteraj ligiloj