Luis de Borbón y Farnesio
Luis Antonio Jaime de Borbón y Farnesio (naskiĝis la 25-an de julio 1727 , mortis la 7-an de aŭgusto 1785) estis Infanto de Hispanio, 13-a Grafo de Chinchón. Filo de la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a kaj lia dua edzino Isabel Farnesio. Li eniris en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej juna kardinalo en la historio.
Biografio
Luis Antonio, naskiĝis la 25-an de julio 1727 en Madrido, en la familio de la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a kaj lia dua edzino Isabel Farnesio. En 1735 (en la aĝo de 8 jaroj) li fariĝis kavaliro de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo. La 9-an de septembro de la sama jaro li fariĝis Ĉefepiskopo de Toledo, kaj la 19-an de decembro li fariĝis kardinalo en Romo (listita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej juna kardinalo en la historio). Luis Antonio estis mecenato. Li subtenis: la komponiston Luigi Boccherini, la arkitekton Ventura Rodríguez, la pentriston Francisco de Goya. La 18-an de decembro 1754 li forlasis la eklezian karieron kaj ricevis la titolon de Grafo de Chinchón.
Li mortis la 7-an de aŭgusto 1785 en Arenas de San Pedro, kie li estis subteninta sian kortegon de artistoj.
Familio
La 27-an de junio 1776 en Olías del Rey li morganate edziĝis kun María Teresa de Vallabriga y Rozas (1857-1820), filino de José Ignacio de Vallabriga y Español kaj de Josefa de Rozas y Drummond de Melfort.
Infanoj:
- Luis María de Borbón y Vallabriga (1777-1823) - Infanto de Hispanio, kardinalo kaj ĉefepiskopo de Toledo.
- Antonio María (1779) frue mortis.
- María Teresa de Borbón y Vallabriga (1779-1828)
- María Luisa de Borbón y Vallabriga (1780-1846)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Луис Антонио Хайме, граф Чинчон en la rusa Vikipedio.