Jegor Vagner
Jegor Vagner (1849-1903) | ||
---|---|---|
Rusa kemiisto, kiu studis la kemion de la Terpenoj.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-a de decembro 1849 en Kazano, Rusia imperio | |
Morto | 27-a de novembro 1903 en Varsovio, Rusia imperio | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Kazano Universitato de Varsovio Universitato de Sankt-Peterburgo | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | |
Laborkampo | Kemio vd | |
Doktoreca konsilisto | Aleksandr Zajcev • Aleksandr Butlerov • Nikolao Menŝutkin vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jegor Jegoroviĉ Vagnero (1849-1903), ankaŭ konata kiel "Georgo Vagnero", (ruse: Егор Егорович Вагнер), estis rusa kemiisto, rektoro kaj profesoro pri kemio en la Universitato de Varsovio, instruis kemion en la Politeknika Lernejo de Varsovio, profesoro en la Universitato de Sankt-Peterburgo kaj en la "Arbara kaj Agrikola Instituto" de Nova Aleksandrio, apud Lublino, kie li muntis laboratorion pri organika kemio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia patro estis juristo kaj lia patrino devenis de aristokrata rusa familio. En 1867, li studis en la Universitato de Kazano por fariĝi juristo kiel sia patro, sed, poste, influita de Aleksandro Zajcev (1841-1910) li decidis studi kemion. Zajcev studis ankaŭ en Kazano, kiu fariĝis Nukleo de Organika Kemio, kaj multaj el liaj lernantoj fariĝis profesoroj tie. En 1874, Vagnero tre sukcesa licenciiĝis pri kemio kaj estis premiita per dujara stipendio por prepariĝi kiel profesoro.
Do, li restis unu jaron kune kun Zajcev, en Kazano, kaj unu jaron kun Butlerov en la Universitato de Sankt-Peterburgo. Post tio, li iĝis asista profesoro en Sankt-Peterburgo, ĝis 1882, kiam li fariĝis asocia profesoro en la Instituto pri Agrikulturo, en Nova Aleksandrio. Ĉar ne estis laboratorio pri Organika Kemio tie, li decidis krei unu. En 1886 li iĝis profesoro pri kemio en la Universitato de Varsovio, ĉar tiu universitato ne havis tiun katedron ĝis tiu epoko.
En 1914, Johano Mirvajno (1879-1965) esploris la mekanismon pri konvertiĝo de a-pineno en Bornilan kloridon[1], kio iĝis konata kiel "Rearanĝo de Vagnero-Mirvajno".
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jegor Vagnero kaj lia rolo en la terpena kemio
- Reĝa Societo pri Kemio Arkivigite je 2017-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Early Russian Organic Chemists and Their Legacy, David E. Lewis
- Personensuche
- Methods and Styles in the Development of Chemistry, Volume 245, Joseph Stewart Fruton
- Pathways to Modern Chemical Physics, Salvatore Califano
- The Chemistry of Fragrances, David Pybus, Charles Sell
- Handbook of Essential Oils: Science, Technology, and Applications, K. Husnu Can Baser, Gerhard Buchbauer
- Reactive Intermediates in Organic Chemistry: Structure, Mechanism, and Reactions, Maya Shankar Singh
- A Fragrant Introduction to Terpenoid Chemistry, Charles Sell
- Isonitrile Chemistry[rompita ligilo], Ivar Ugi
- Fundamentals of Reaction Mechanisms in Organic Chemistry, Narain R. P.
- Dynamic Stereochemistry of Chiral Compounds: Principles and Applications, Christian Wolf
- A Life of Magic Chemistry: Autobiographical Reflections Including Post-Nobel ..., George A. Olah
- The Terpenes Volume II The Dicyclic Terpenes, Sesquiterpenes and their ...
- Bismuth-Mediated Organic Reactions, Thierry Ollevier
Kemiaĵoj de li esploritaj
[redakti | redakti fonton]-
Kromiata acido
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.