Saltu al enhavo

Aramea lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aramea lingvo
genetic unit
Nordokcidenta ŝemida lingvaro
Parolantoj 445 000
Skribo aramea skribo
Lingvaj kodoj
  Glottolog aram1259
Angla nomo Aramaic
Franca nomo araméen
vdr

La aramea lingvo estas ŝemida lingvo (Iso 639-3 = aii inter aliaj), kiun origine parolis arameoj, kaj estis la precipa interlingvo de sud-okcidenta Azio de 600 a.K. ĝis almenaŭ 300 a.K. La aramea estis disvastigita de la asiria kaj persa imperioj. Ĝi estas la lingvo de la Talmudo kaj parto de la Biblio. Iuj personoj kredas ke Jesuo parolis aramee (kies diroj rimiĝas en la lingvo), same eble kiel kelkaj apostoloj.

Lingvo de Jesuo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvo de Jesuo.

Oni ĝenerale konsentas ke Jesuo kaj liaj disĉiploj unuavice parolis la aramean, la komunan lingvon de Judea en la unua jarcento p.K., plej probable galilean dialekton distingeblan de tiu de Jerusalemo.[1] La urboj Nazareto kaj Kafarnao en Galileo, kie Jesuo pasigis plejparton de sia vivo, estis arame-parolantaj komunumoj.[2]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La aramea havas proksimajn rilatojn kun la hebrea kaj fenica lingvoj, kaj oni konsideras ĝian alfabeton bazita sur la fenica alfabeto. La aramea lingvo forte influis la hebrean lingvon, ankaŭ hebrean kulturon, kaj parto de Malnova testamento, la Libroj de Danielo kaj Ezra, estas verkita en ĝi.

La aramea estis dividita je du ĉefgrupoj: okcidenta kaj orienta.

Okcidenta - Ĉi tiu grupo inkluzivis Nabatean (ĝin parolis en parto de Arabio), Palmiran (parolita en urbo Palmiro kaj apuda regiono), Palestina-Kristanan kaj Judeo-Aramean. Ĝi ekzistas ĝis nuntempo kaj uzatas en kelkaj malgrandaj vilaĝoj de Sirio kaj Libano.
Orienta - Ĉi tiu grupo inkluzivas la sirian, mandajan kaj orientan Nov-Asirian. La siria estas grava lingvo de kristanaj grupoj de moderna Irako, kaj centmiloj da naciaj malplimultoj de Irako kaj Irano. Sirie parolanta kristana popolo en la 5-a jarcento estis dividita en nestorianojn (Persio) kaj jakobitojn (Bizanco).

Historio de la lingvo

[redakti | redakti fonton]
  • 11-a jc a.K. - La unuaj spuroj de la lingvo, uzita de arameoj;
  • 8-a jc a.K. - Aramea fariĝis la dua lingvo inter Asirianoj kaj disvastiĝis tra la granda areo en sekvaj jarcentoj;
  • 7-6-a jc a.K. - Aramea fariĝis la "lingua franca" en sud-okcidenta Azio;
  • 559 jc a.K. - Aramea fariĝis oficiala lingvo de Persa imperio;
  • 330 jc a.K. - Post la disfalo de Persa imperio pro la atakoj de Aleksandro la Granda, aramea lingvo cedas la pozicion de oficiala lingvo en la teritorioj de iama persa dinastio;
  • 7-a jc p.K. - Kun la veno de la araba lingvo, la aramea ĉesas roli kiel komuna lingvo de la regiono.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Allen C. Myers, ed. (1987).
  2. Aramaic language - Encyclopedia Britannica

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]