Rivero Susquehanna
Aspekto
Rivero Susquehanna | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 715 km |
Fluo | |
Enfluejo | Golfo Chesapeake |
Geografio | |
Landoj | Usono |
Regionoj | Nov-Jorkio |
La rivero Susquehanna aŭ Suskehano ( en la angla: Susquehanna River ) estas rivero de la Atlantika deklivaro de Usono kiu naskiĝas en la ŝtato de Nov-Jorkio; ĝi trairas Pensilvanion kaj ĝi enfluas en la golfeto Chesapeake, en Marilando. Estas unu el la plej longaj riveroj el la Oriento de la lando, kaj estas proksimume 715 km longa. La drena baseno estas de 71 225 km².