30-a de marto
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 30-a de marto estas la 89-a tago de la jaro (la 90-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 276 tagoj restas.
Je la 30-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1282: Sicilio: popola ribelo kontraŭ la dinastio Anĵuo-Sicilio komenciĝis en Palermo - la kanto Il Canto degli Italiani de Goffredo Mameli estis dediĉita al la evento
- 1349: Heredanto de la trono de Reĝlando Francio ricevis unuafoje la titolon dauphin
- 1492: Fernando la 2-a kaj Izabela la 1-a subskribas dekreton celanta forpeli judojn el Hispanio, escepte de ilia konverto al katolikismo
- 1533: Thomas Cranmer iĝis ĉefepiskopo de Canterbury
- 1603: En Irlando finiĝis naŭjara milito
- 1689: Pola nobelo kaj filozofo Kazimierz Łyszczyński, kondamnita de eklezia kaj sejma juĝejoj pro ateismo, estis kruele mortigita
- 1699: Panĝabio: sikisma guruo Gobind Singh fondis komunumon Khalsa en la urbo Anandpur Sahib
- 1782: Ribelo de Tupak-Amaru la 2-a - venko de hispanaj militistoj en la batalo de Moho (Peruo)
- 1791: Franca Akademio de Sciencoj akceptis novan difinon de metro, kiel dekmiliononon de la distanco inter la norda poluso kaj ekvatoro, mezurita tra la pariza meridiano
- Napoleonaj Militoj
- 1806: Napoléon Bonaparte nomumis sian fraton Joseph Bonaparte reĝo de Napolo
- 1814: Armeoj de koalicio komencis ataki Parizon
- 1815: Kun la proklamo de Rimini reĝo de Napolo Joaĥimo Murat admonis italojn al nacia unueco, sankciante komencon de la Unuiĝo de Italio - Alessandro Manzoni dediĉis poemon al la proklamo
- 1842: Duetila etero estis uzita kiel anestezilo fare de usona kuracisto Crawford Long
- 1844: Domingaj ribelantoj venkis haitian armeon en batalo de Santiago de los Caballeros
- 1853: Lvovo: en apoteko ekbrulis unua kerosena lampo, konstruita de Ignacy Łukasiewicz kaj ladisto Adam Bratkowski - la inventaĵo kaŭzis fulmrapidan disvolvon de naftorafinada industrio
- 1856: Krimea milito: subskribo de pariza traktato finanta la militon, en kiu sume pereis 500 mil soldatoj
- 1858: Usonano Hymen Lipman patentigis krajonon kun gumo
- 1861: Brita kemiisto William Crookes anoncis malkovron de taliumo pere de spektroskopio
- 1863: Dana princo Wilhelm Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg iĝis reĝo de Grekio kiel Georgo la 1-a
- 1867: Vendo de Alasko: la Rusia Imperio vendis Alaskon al Usono, kune kun la Aleutaj Insuloj
- 1881: Usono: en satira revuo "Puck" aperis unuaj miensimboloj
- 1882: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Oceano
- 1909: La ponto Queensboro super la East River estis malfermita al trafiko, ligante la kvartalojn Manhattan kaj Queens en Novjorko
- 1912: Dua maroka krizo, la Agadir-krizo, estis solvita per establado de la franca protektorato de Maroko
- 1916: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Adriano
- Unua mondmilito:
- 1916: Batalo de lago Naraĉ finiĝis — malsukcesa ofensivo de rusoj kontraŭ germanoj; Nigra Maro: germana submarŝipo SM U-33 sinkigis la rusan hospital-ŝipon Portugal — pereis 115 maristoj kaj laborantoj de la Ruĝa Kruco
- 1917: Alvoko de la Provizora Rusia Registaro al poloj
- 1918: Kolizioj inter Bakua Soveto, Musavato, Armena Revolucia Federacio kaj Kaŭkaza Kavaleria Divizio komenciĝis en Bakuo kaj ĉirkaŭaĵoj — la tiel nomataj Martaj Eventoj daŭris ĝis la 3-a de aprilo
- 1919: Pola-ukraina milito: laŭ ordono de ĉefkomandanto Józef Piłsudski estis kreita Volinia Fronto gvidata de pola generalo
- 1920: Flago de Ĉeĥoslovakio oficialiĝis (de Ĉeĥio ekde 1993)
- 1922: Portugalaj maraviadilistoj Gago Coutinho kaj Sacadura Cabral faris unuan flugon super Suda Atlantiko
- 1930: Heinrich Brüning iĝis kanceliero de Germanio
- 1931: Dua Pola Respubliko: teknika mezlernejo fondiĝis en Katowice (parto de Supra Silezio, restanta preskaŭ 600 jarojn ekster limoj de Pollando)
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: unua en la milito partizana taĉmento de Henryk Dobrzański frakasis du batalionojn de Wehrmacht en la batalo de Hucisko (Kielce-regiono) - venĝe germanoj masakris 31 vilaĝojn murdinte 711 personojn; Gestapo arestis en Ĝenerala Gubernio pli ol 1000 polojn (interalie Maciej Rataj - pafmortigita en Palmiry); SS dum masakro de Hucisko Chlewińskie murdis 25 polojn kaj bruligis 110 kamparanajn konstruaĵojn; Dua japana-ĉina milito: japanoj establis en Nankino marionetan Naciisman Registaron; pola ambasadoro en Vatikano informis Apostolan Seĝon pri germanaj reprezalioj de judoj en Pollando
- 1941: Tria Regno: Supera Gvidantaro de Terarmeo ordonis strategian disvolvon de la atako al Jugoslavio, kiel kompletigon de la agado kontraŭ Grekio, kaj pri kunlaboro kun Italio, Hungario, Rumanio kaj Bulgario
- 1942: Germana polico pafmortigis en Szczawnica kaj Krościenko nad Dunajcem 48 personojn; Aliancanoj: en Vaŝingtono kreiĝis Milita Konsilio de Pacifiko; unua kunsido de Interamerika Defend-Oficejo
- 1943: Germana polico bruligis en du lokoj de distrikto Biłgorajski 31 domojn murdinte 5 polojn kaj deportinte de unu loko al koncentrejo en Zamość ĉiujn virojn de 16-60 jaroj; en Varsovio mortis, rezulte de gestapaj torturoj, Jan Bytnar; Pola Rezistomovado: Pola Enlanda Armeo likvidis en kafejo "Europejska" du gestapanojn, fervoraj pri kontraŭbatalo de la pola subtera movado; Tirano: subskribo de interkonsento pri demarkacia linio inter Bulgario kaj Albanio
- 1944: Volinia masakro: nokte de la 29/30 de marto taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo murdis 56-140 polajn loĝantojn de vilaĝo Wołczków apud Stanisławów; Gestapo pafmortigis apud Tarnów 31 malliberulojn el la urbo; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Lubartów kun 3 sovetaj partizanoj eksplodigis trajnon - elreliĝis 3 vagonoj, mortigitaj kaj vunditaj germanoj; alia taĉmento de KB el Zamość-regiono en embusko frakasis SS-taĉmenton 17-membran; en areo Krasnystaw kunligitaj diversarmeaj taĉmentoj frakasis arestejon en Żółkiewka - oni liberigis enprizonigitojn kaj malliberigis 9 policanojn, pereis 8 germanoj kun bruligo de 6 aŭtomobiloj; al koncentrejo en Neuengamme alvenis 106 malliberuloj de koncentrejo Aŭŝvico; Heinrich Himmler ordonis transdoni aferojn pri krimoj fare de polaj kaj sovetaj trudlaboristoj en Nazia Germanio rekte al Gestapo anstataŭ al juĝejoj; registaro de Usono rifuzis sendi al Pollando militistan mision; 545 aviadilistoj pereis kaj 152 malliberiĝis rezulte de germana pafalterigo de 95 el inter 795 britaj bombaviadiloj aeratakantaj Nurenbergon - la plej tragika operaco en historio de RAF Bomber Command
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris malnovan urbon de Kostrzyn ĉe Odro kaj kun la pola 1-a Kirasita Brigado Gdanskon; Provizora Registaro dekretis pri mobilizo de virinoj al helpa militista servo; la plej forta bombatako de la Aliancanoj kontraŭ Berlino; Jugoslavio agnoskis provizoran registaron en Pollando; Ruĝa Armeo eniris Aŭstrion okupinte Vienon; hungara vilaĝo Somogyszob estis okupita de sovetiaj trupoj
- 1949: En Barato fondiĝis subŝtato Raĝastano
- 1952: Nikos Belojanis kun tri aliaj grekaj komunistoj estis ekzekutita
- 1954: Kanado: en Toronto oni malfermis metroon
- 1963: En Gvatemalo okazis armea puĉo
- 1965: Vjetnama Milito: 22 personoj pereis kaj 183 vundiĝis rezulte de bombeksplodo antaŭ la usona ambasadejo en Sajgono
- 1968: Generalo Ludvík Svoboda iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1970: Premiero de la soveta filmo La blanka suno de la dezerto
- 1971: Unua kafejo Starbucks malfermiĝis en Usono
- 1972: Vjetnama milito: Nordvjetnamaj trupoj komencis Paskan Ofensivon
- 1974: Unua en la historio koncerto de la punka muzikgrupo The Ramones
- 1980: Nova flago de Sirio oficialiĝis
- 1981: En Sovetunio oni unuafoje enkondukis la someran tempon
- 1981: Provante impresi aktorinon Jodie Foster, John Hinckley Jr., pafis kaj vundis usonan prezidanton Ronald Reagan
- 1981: Pola Popola Respubliko: en Varsovio oni subskribis interkonsenton inter la komunistaj regopovoj kaj Solidareco finantan t.n. krizon de Bydgoszcz — sekvataga ĝenerala striko estis nuligita
- 1987: Novjorko: en aŭkcio oni vendis La sunflorojn de Vincent van Gogh kontraŭ 39,85 milionoj da usonaj dolaroj
- 1988: Hungara konservativa politika partio Fidesz fondiĝis - unu el kunfondintoj estis Viktor Orbán
- 1990: Dissolvo de Sovetunio: Estona Soveta Socialisma Respubliko agnoskis sovetan regadon kontraŭleĝa kaj anoncis provizoran periodon antaŭ proklamo de sendependeco
- 1992: Belorusia rublo estis enkondukita
- 1992: Usona filmo La silento de la ŝafidoj gajnis 5 Oskar-premiojn - unu el ĉefpremioj ricevis aktorino Jodie Foster
- 1994: Konstitucio de Belorusio ekvalidiĝis
- 1994: En Sarajevo oni voĉdonis konstitucion de kroat-islama federacio en Bosnio
- 1994: Nord-Makedonio aliĝis al Konsilio de Eŭropo
- 1998: Robert Koĉarjan gajnis prezidentan baloton en Armenio
- 2001: Princo Willem-Alexander de Nederlando kaj Máxima Zorreguieta fianĉiĝis
- 2003: Invado de Irako: usona armeo ĉirkaŭiris Naĝafon
- 2008: En 9 novaj landoj de la Traktato de Schengen oni nuligis landliman kontrolon sur aviadilejoj
- 2009: Milita mararmeo de Srilanko venkis tamilajn tigrojn en marbatalo apud urbo Chalai
- 2010: CERN: en Granda Koliziigilo de Hadronoj oni faris unuajn kunpuŝiĝojn de proton-faskoj
- 2014: Anne Hidalgo kiel unua virino iĝis urbestro de Parizo
- 2016: Htin Kyaw iĝis prezidento de Birmo
- 2016: Faustin-Archange Touadéra iĝis prezidento de Centr-Afrika Respubliko
- 2017: Unuafoje oni parte reuzis raketon Falcon 9
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 35-a tago de la rusa agreso: pasinttage per humanitaraj koridoroj estis evakuitaj 1 665 personoj; ukraina Ruĝa Kruco de la plenskala militkomenco atingis ĉ. 400 mil personojn liverante al ili nutraĵon, kovrilojn, tendojn kaj akvon; ĝis nun 486 sabotistoj estis identigitaj, la pasintan tagon - 5; ukrainaj soldatoj frakasis kolumnon de rusia taĉmento, el 15 veturiloj 5 estis tute detruitaj; oriente de Kievo rusoj detruis magazenon de nutraĵo; rusia armeo bombis sidejon de Ruĝa Kruco en Mariupolo; vespere Volodimir Zelenskij diris pri la „turnopunkto” en la milito, ŝajna retiriĝo de rusaj trupoj estas fakte ilia forpelado;
- Mondreago: UN: 3,9 mln de ukrainoj fuĝis de la milito (6,5 mln estas internaj rifuĝintoj en la lando); du mil rusiaj soldatoj atingis Ukrainion de uzurpaj Sud-Osetio kaj Abĥazio; Britio: Rusio retirigas siajn unuojn pro iliaj grandaj perdoj; Kroatio rompis transporton de rusa nafto al Serbio; UN: el Ukrainio forveturis ĉiu 11-a loĝanto (el 44 milionoj) - brita registaro informis pri disdono de 25,5 mil vizojn al rifuĝintoj el Ukrainio; rusia poŝto haltigis sendon de poŝtaĵoj al Pollando kaj Danio; dana JYSK retiriĝas de Rusio; UNICEF: ĉ. 2 mln de infanoj devis fuĝi de Ukrainio (rezulte de la milito pereis pli ol 100 infanoj, 130 estis vunditaj); 83% de rusoj apogas la agdon de Putin, du trionoj opinias, ke Rusio survojas en bona direkto
- 2023: 400-a tago de la plenskala milito: pasinttage ĉirkaŭaĵoj de Baĥmut estis de rusoj pripafitaj 187 fojojn, okazis 28 bataletoj, Rusio perdis 100 soldatojn (plejparte tie batalas krimuloj el Grupo Wagner), 97 estis vhttps://www.wikidata.org/wiki/Special:EntityPage/Q2460unditaj; Ĥersona provinco estis pripafita 45 fojojn per 216 pafaĵoj; urbestro de Avdijivka: tute detruita infrastrukturo, ruinigitaj kaj damaĝitaj ĉiuj konstruaĵoj, en tio 80% de domoj; en pasinttaga rusa pripafo de pli ol 90 lokoj 3 personoj pereis kaj 11 estis vunditaj, en orienta fronto ukraina armeo rebatis 47 atakojn; transdonitaj de Slovakio ĉasavidiloj MiG-29 jam batalas defende de Ĥarkovo; vespere 6 rusaj raketoj falis al Ĥarkivo;
- Mondreago: Japanio transdonos 400 mln da dolaroj por rekonstruo de kritika infrastrukturo de Ukrainio - usonaj 1,25 mld da dolaroj servas al porsociaj pagoj; nuntempe oni serĉas en Ukrainio pli ol 19,5 mil infanojn; Pola Senato unuanime kondamnis Rusion pro forkapto de ukrainaj infanoj; rekordaj perdoj de la Banko de Rusio en 2022 - pli ol 720 mld da rubloj, t.e. 27 foje pli ol en 2021; ambasado de Usono en Rusio postulas oficialan konfirmon pri aresto de raportisto de "Wall Street Journal"; Turkio agnoskis peton de Finnlando pri aliĝo al NATO
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1138: Maimonido, juda filozofo, rabeno, teologo kaj kuracisto, aŭtoro de la ĉefverko Miŝne Tora, okupiĝanta pri halaĥo kaj juda aristotelismo (m. 1204)
- 1326: Ivano la 2-a Ruĝa, granda princo de la Granda Duklando de Moskvo (m. 1359)
- 1432: Mehmedo la 2-a, turka sultano, konkerinto de Konstantinopolo (m. 1481)
- 1510: Antonio de Cabezón, hispana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (m. 1566)
- 1519: Blankino de Montferato, itala dukino el Savoja dinastio (n. 1472)
- 1705: August Johann Rösel von Rosenhof, germana entomologo kaj desegnisto (m. 1759)
- 1746: Francisco de Goya, hispana kortega pentristo de Karlo la 3-a, portretisto, gravuristo, ekkonata de sia unua fresko pentrita en baziliko de Zaragozo (m. 1828)
- 1752: Christian Friedrich Timme, germana verkisto de malfrua klerismo (m. 1788)
- 1763: Ferenc Pethe, hungara agrikulturisto kaj ĵurnalisto (m. 1832)
- 1775: Hieronymus von Colloredo-Mansfeld, aŭstra kampa militisto (m. 1822)
- 1776: Vasilij Tropinin, rusa pentristo-portretisto, konata de la portreto de Aleksandr Puŝkin (m. 1857)
- 1793: Juan Manuel de Rosas, argentina generalo kaj politikisto, guberniestro de Provinco Bonaero (m. 1877)
- 1811: Robert Bunsen, germana kemiisto kaj profesoro, kunmalkovrinto de cezio kaj rubidio, konata de la brulilo de Bunsen (m. 1899)
- 1820: Andrej Sládkovič, slovaka poeto de romantikismo, esperantigata de Jiří Kořínek (m. 1872)
- 1834: Lajos Gergely, hungara pedagogo, frato de Sámuel Gergely (m. nekonata)
- 1844: Paul Verlaine, franca poeto, apartenanta al fipoetoj, kun Stéphane Mallarmé konsiderata kiel majstro kaj antaŭulo de simbolistaj poetoj (m. 1896)
- 1847: Stefanie Keyser, germana furorverkistino kaj aktorino (m. 1926)
- 1853: Vincent van Gogh, nederlanda pentristo post-impresionisma, konata de la pentraĵoj La terpommanĝantoj, La sunfloroj, Memportretoj de Vincent van Gogh (m. 1890)
- 1856: Ödön Rádl, hungara advokato kaj verkisto, fondinto de literatura Societo Szigligeti (m. 1916)
- 1857: Gabriela Zapolska, pola verkistino (m. 1921)
- 1859: Adelino Fontoura, brazila verkisto, ĵurnalisto kaj poeto, patrono de la Brazila Beletristika Akademio (m. 1884)
- 1862: Wilhelm Friedrich Bode, germana pedagogo kaj Goethe-fakulo (m. 1922)
- 1863: Joseph Caillaux, franca politikisto, inicianto de la ĝenerala enspezimposto, kontraŭstarinto al la unua mondmilito (m. 1944)
- 1874: Charles Herbert Lightoller, brita maristo, la dua oficiro de RMS Titanic (m. 1952)
- 1874: Karl Staudinger, aŭstra kaj germana pentristo kaj artopedagogo
- 1880: Roman Sitko, pola pastro, beatigita, murdita en la koncentrejo Aŭŝvico (m. 1942)
- 1881: Endre Balogh, hungara verkisto, membro de la societo Zsigmond Társaság kaj Transilvania Literatura Asocio (m. 1925)
- 1882: Lajos Kovács, rumania hungara unitarisma eklezia verkisto, tradukisto (m. 1942)
- 1885: Viktor Christian, aŭstra etnologo, arkeologo kaj orientalisto
- 1894: Mihály Szőcs, rumania hungara pedagogo kaj instruisto (m. nekonata)
- 1886: Stanisław Leśniewski, pola filozofo kaj logikisto, membro de la Lvova-Varsovia skolo, kontribuinta interalie al ontologio kaj rompo de sovetaj ĉifroj dum la pola-bolŝevika milito (m. 1939)
- 1892: Stefan Banach, pola matematikisto malkovrita de Hugo Steinhaus, reprezentanto de Lvova skolo matematika, konata de la Skota Kafejo (m. 1945)
- 1895: Jean Giono, franca verkisto kaj poeto pri Provenco, komence inklina al panteismo, aŭtoro de la romano Renaskiĝo, juĝata pro kunlaborismo kun germanoj (m. 1970)
- 1902: Brooke Astor, usona bonfarantino, verkistino (m. 2007)
- 1904: Edgar P. Jacobs, belga bildliteraturisto (m. 1987)
- 1906: Andor Endre Gelléri, hungara verkisto konata de noveloj (m. 1945)
- 1906: René Llech-Walter, franca-kataluna kultur-aganto, prezidanto de Espéranto-France, dumviva membro de UEA kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (m. 2007)
- 1908: Dalma Hámory Várnagy, hungara komponistino, verkistino kaj instruistino (m. 1981)
- 1908: Witold Urbanowicz, pola brigada generalo kaj flug-aso en la batalo de Anglio kaj en Fora Oriento (m. 1996)
- 1910: Józef Marcinkiewicz, pola matematikisto, aŭtoro de pluraj verkoj pri analitiko, murdita en Katin (m. 1940)
- 1914: Juan Régulo Pérez, hispana esperantisto el Kanariaj Insuloj, profesoro de la universitato La Laguna, eldonisto de Esperanta literaturo, fondinto de la Eldonejo Stafeto, membro kaj kunfondinto de Akademio Internacia de la Sciencoj (m. 1993)
- 1923: Jerzy Litwiniuk, pola poeto kaj tradukisto de la slavaj lingvoj, latva, franca kaj de la finna epopeo Kalevala (m. 2012)
- 1926: Ingvar Kamprad, sveda entreprenisto, fondinto de la mebla firmao IKEA (m. 2018)
- 1928: Robert Badinter, franca politikisto, prezidanto de Konstitucia Konsilio de Francio (m. 2024)
- 1934: Hans Hollein, aŭstra arkitekto kaj dezajnisto
- 1935: Jozefo Golec, pola pedagogo pri plastiko, populariganto de turismo, ŝako, Teŝinio, aktivulo de Solidareco, kreinto de ekslibrisoj dediĉitaj al esperantistoj, iniciatinto de Esperanto-muzeo en Sopot, aŭtoro de la pollingva Biografia vortaro de polaj esperantistoj (m. 2017)
- 1937: Warren Beatty, usona aktoro, reĝisoro, scenaristo, produktoro (de Bonnie kaj Clyde)
- 1940: Astrud Gilberto, brazila kantisto kaj ĵaz-komponisto (m. 2023)
- 1945: Eric Clapton, angla gitaristo de rok-muziko kaj bluso, enestanta en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo
- 1946: Mira Modelska-Creech, pola psikologino, sociologino kaj tradukistino en Blanka Domo, Pentagono, NASA
- 1947: Dick Roche, irlanda politikisto el la partio Soldatoj de Irlando, reprezentanto de la registaro en Eŭropa Konvencio
- 1950: Robbie Coltrane, brita aktoro (m. 2022)
- 1958: Joanna Wronecka, pola arabistino, spertulino pri sufiismo kaj Ibn Arabi, diplomato kaj ambasadoro de Eŭropa Unio
- 1963: Tsakhia Elbegdorj, dufoja ĉefministro kaj prezidento de Mongolio
- 1963: Ignác-Csaba Filip, rumania hungara flutisto, universitata instruisto
- 1967: Albert-László Barabási, hungara-usona fizikisto
- 1968: Céline Dion, kanada kantistino, komponistino, kantaŭtorino (mezosoprano)
- 1979: Norah Jones, usona kantistino kaj aktorino
- 1981: Botond Benedek, hungara aktoro de Teatro Tomcsa Sándor
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1180: Al-Mustadi, abasida kalifo el Bagdado (n. 1142)
- 1202: Joakimo el Fiore, itala monaĥo, kristana teologo kaj mistikulo, cisterciano (n. ĉirkaŭ 1130)
- 1338: Friedrich von Leibnitz, arkiepiskopo de Salcburgo
- 1407: Konrad von Jungingen, alta majstro de la ordeno de germanaj kavaliroj (n. ĉirkaŭ 1355)
- 1472: Amadeo la 9-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto, beatigita (n. 1435)
- 1519: Blankino de Montferato, dukino de Savojo kaj Piemonto el dinastio Palaiologidoj (n. 1472)
- 1526: Mutianus Rufus, germana verkisto kaj humanisto, inspirita de novplatonismo, Marsilio Ficino kaj Johano Piko de la Mirandolo (n. 1470)
- 1540: Matthäus Lang von Wellenburg, aŭstra ĉefepiskopo kaj princo (n. 1468)
- 1559: Adam Ries, germana minoficisto, majstro pri kalkulo, populariganto de Eŭropaj ciferoj kaj decimala sistemo (n. 1492)
- 1689: Kazimierz Łyszczyński, pola nobelo, soldato kaj filozofo-ateisto, ekzekutita (n. 1634)
- 1695: Anselm Franz von Ingelheim, majenca ĉefepiskopo kaj guberniestro de Erfurto (n. 1634)
- 1707: Sébastien Le Prestre de Vauban, franca militarkitekto, kreinto de la sistemo konstrui kaj konkeri fortikaĵojn (n. 1633)
- 1764: Pietro Locatelli, itala komponisto, violonisto kaj virtuozo (n. 1695)
- 1816: Georg Wilhelm Lorsbach, germana orientalisto, afrikisto kaj pedagogo (n. 1752)
- 1816: Friedrich Wilhelm Eugen Döll, germana skulptisto (n. 1750)
- 1842: Élisabeth Vigée Le Brun, franca pentristino de rokoko kaj novklasikismo, portretistino de rusia imperiestrino Katerina la 2-a (n. 1755)
- 1847: Friedrich Jacobs, germana klasika filologo okupiĝanta pri Eŭripido, Ateneo el Naŭkrato, studaĵo pri Iliado de Johano Tzetzes, tradukisto de Klaŭdio Eliano, Demosteno (n. 1764)
- 1879: Thomas Couture, franca pentristo, reprezentanto de akademismo (n. 1815)
- 1888: Jan Józef Baranowski, pola nobelo, ekonomikisto, financisto, lingvisto, inĝeniero kaj inventisto pri fervojo, komunikado, kontado kaj kalkuliloj, en tio de semaforo aŭ gas-kalkulilo (n. 1805)
- 1912: Karl May, germana verkisto konata pro aventuraj romanoj pri la Sovaĝa okcidento (n. 1842)
- 1922: Josefa kaj Růžena Blažkovi, siamaj dunaskitoj (n. 1878)
- 1925: Rudolf Steiner, aŭstra antropozofo, mistikulo, kreinto de la Valdorfa pedagogio, kies La filozofio de libereco kaj multe da aliaj verkoj estis esperantigitaj de Willy Nüesch (n. 1861)
- 1943: Jan Bytnar, pola konspira aganto, skoltestro, soldato de Pola Enlanda Armeo, viktimo de Gestapo-torturoj (n. 1921)
- 1949: Friedrich Bergius, germana Nobelpremiita kemiisto-teknologo (n. 1884)
- 1950: Léon Blum, ĉefministro de Francio, cionisto (n. 1872)
- 1959: Kazimierz Moszyński, pola etnologo, lingvosciencisto, slavisto (n. 1887)
- 1959: Daniil Andrejev, rusa, soveta verkisto, poeto, kristana mistikulo, esoterulo, reprezaliita (n. 1906)
- 1960: Joseph Haas, germana komponisto, reprezentanto de romantisma muziko (n. 1879)
- 1961: Philibert Jacques Melotte, brita astronomo eldoninta katalogon de 245 stelamasoj (n. 1880)
- 1962: Árpád Farkas, hungara agrikulturisto, profesoro (n. 1887)
- 1965: Theo Eggink, germana lignoskulptisto kaj artisto pri papertondado (n. 1901)
- 1970: Heinrich Brüning, germana juristo kaj filologo, Regna Kanceliero de la Vajmara Respubliko (n. 1885)
- 1973: Dmitro Doncov, ukraina verkisto, ĵurnalisto, politikisto kaj diplomato, kreinto de la koncepto pri integrala naciismo (n. 1883)
- 1979: José María Velasco Ibarra, kvinfoja prezidento de Ekvadoro (n. 1893)
- 1981: Dalma Hámory Nagy, hungara komponistino, verkistino, muzikpedagogo (n. 1908)
- 1983: Pál Kadosa, hungara komponisto kaj pianisto, profesoro (n. 1903)
- 1983: Ernő Számadó, rumania hungara poeto, fabelverkisto (n. 1907)
- 1984: Karl Rahner, katolika teologo (n. 1904)
- 1986: James Cagney, usona filma kaj teatra aktoro, dancisto kaj artisto (n. 1899)
- 1990: Imre Mikes, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1900)
- 1997: Tadeusz Żenczykowski, pola juristo kaj publicisto, laboranto de la Buroo de Informado kaj Propagando ĉe Pola Enlanda Armeo, vicdirektoro de pola sekcio de Radio Libera Eŭropo (n. 1907)
- 2002: Elizabeth Bowes-Lyon, reĝino de Unuiĝinta Reĝlando (n. 1900)
- 2003: István Stössel, rumania hungara kuracisto kaj profesoro (n. 1926)
- 2005: Emil Dimitrov, bulgara kantisto kaj komponisto, kies kanto Moja strana, moja Balgarija iĝis neoficiala himno de Bulgario (n. 1940)
- 2006: József Balogh, rumania hungara redaktoro, tradukisto el la rumana kaj rusa (n. 1931)
- 2011: Ljudmila Gurĉenko, soveta kaj rusia filma kaj teatra aktorino kaj kantistino (n. 1935)
- 2012: Szilárd Sziklavári, rumania hungara operkantisto, memmortiginto (n. 1980)
- 2014: Henadz Buraŭkin, belorusa poeto, verkisto, ĵurnalisto, diplomato kaj ŝtata aganto, tradukadisto de rusaj, ukrainaj, moldavaj kaj bulgaraj poetoj (n. 1936)
- 2015: Ingrid van Houten-Groeneveld, nederlanda astronomino, kunmalkovrinta pere de Schmidt-teleskopo 4621 asteroidojn (n. 1921)
- 2015: Helmut Dietl, germana reĝisoro, Oskar-premiito en la kategorio de plej bonaj fremdlingvaj filmoj (n. 1944)
- 2020: Manolis Glezos, greka politikisto, verkisto, socia aktivulo, partoprenanto kaj historiisto de la Greka Rezistado, landa kaj loka parlamentano (n. 1922)
- 2021: Gordon Liddy, usona advokato, aktoro, laboranto de la Federacia Buroo de Enketado (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sekundo de Asti, kristana martiro, patrono de Asti
- Johano Klimako, patro de la Eklezio kaj de hezikasmo, ermito kaj mistikulo
- Amadeo la 9-a de Savojo, princo
- Trinidado kaj Tobago - Tago de Baptistoj
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 30-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.