3-a jarmilo a.K.
Aspekto
(Alidirektita el 3a jarmilo a.K.)
◄ |
4-a jarmilo a.K. |
3-a jarmilo a.K. | 2-a jarmilo a.K. | ►
30-a jc. a.K. |
29-a jc. a.K. |
28-a jc. a.K. |
27-a jc. a.K. |
26-a jc. a.K. |
25-a jc. a.K. |
24-a jc. a.K. |
23-a jc. a.K. |
22-a jc. a.K. |
21-a jc. a.K.
En la tria jarmilo a.K. en Mezeŭropo ĉirkaŭ 2200 a.K. komencis la bronzepoko (ĝis 800 a.K.).
Epokoj
[redakti | redakti fonton]- Mezeŭropo: fina ŝtonepoko kun la arkeologiaj kulturoj de ŝnurceramiko, kulturo de sonorilformaj pokaloj, kulturo de Schönfeld
- 2800-2200 a.K.: kulturo de Cikladoj
- Fino de la Liangzhu-kulturo en Ĉinio (komenco ĉirkaŭ 3300 a.K.), sekvis la Longshan-kulturo (ĉ. 3000–2000 a.K.)
- ĉirkaŭ 2070 a.K.: komenco de la dinastio Xia en Ĉinio (fino ĉirkaŭ 1600 a.K.)
- ĉirkaŭ 2640–2160 a.K.: malnova imperio en Egiptio (3.–6. dinastio)
- ĉirkaŭ 2040 a.K.: komenco de la meza imperio de Egiptio per imperia unuigo de Mentuhotep la 1-a
- 2900-2330 a.K.: frusumeraj dinastioj
- ĉirkaŭ 2400 a.K.: dinastio de Avan en reĝlando Elamo
- 2800-1800 a.K.: Induso-civilizacio
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- Fondado de la urbo Caral en Peruo kiel plej antikva urbo de Ameriko (27-a jarcento a.K.).
- Starigo de la 40 m alta Silbury Hill en Wiltshire, Anglio, la plej alta monteto starigita antaŭ la industriepoko en Eŭropo (26-a jarcento a.K.).
- Fino de la Dawenkou-kulturo en nordorienta Ĉinio.
- Reĝlando Elamo en Irako.
- Dinastio de Lagaŝ en Sumero.
- Florepoko de Ur en Mezopotamio (2474–2398 a.K.).
- Unua dinastio de Babilono, ricevis pli grandan gravecon tamen nur en 2000 a.K..
- 3-a dinastio (ĉ. 2640–2575 a.K.) kaj 4-a dinastio (ĉ. 2575–2465 a.K.) en Egiptio, komenco de la malnova imperio (3-a ĝis 6-a dinastioj), piramidepoko.
- 2500 a.K.: unua setlado de Gronlando.
- Meze de la jarmilo pramalajoj loĝatigis, venintaj el la sudĉina regiono, la malajan duoninsulon kaj Borneon (nunaj posteuloj estas i.a. la Dajakoj kaj Mokenoj).
- Fondado de la urbo Mari (Sirio) (24-a jarcento a.K.).
- Hindogermanoj loĝatigis Grekion (23-a jarcento a.K.).
- Konkostaka kulturo de la Ajnuoj en Japanio.
- Kulturo de sonorilformaj pokaloj en Hispanio.
- Unuaj ŝipvojaĝoj de egiptoj.
- Laŭ kalkuloj de la irlanda teologo James Ussher en 2501 a.K. okazis la tutmonda diluvo.
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Ur-nina, legenda reĝo de Lagaŝ (29-a jarcento a.K.)
- Gilgameŝ estis reĝo de Uruk
- Meskalamdug estis ĉirkaŭ 2600 a.K. reĝo de Ur
- Urukagina estis ĉirkaŭ 2350 a.K. reĝo de Lagaŝ, elstara reformisto, kreis la unuajn leĝotabulojn. (24-a jarcento a.K.)
- Lugalzagisi, reĝo de Uruk kaj Umma. Konkeris Lagaŝ (2371–2347 a.K.)
- Sargon de Akado, fondinto de la imperioj de Akado kaj Sumero (2371–2316 a.K.)
- Ur-Nammu, fondinto de la 3-a dinastio de Ur (2112–2095 a.K.)
- Supozata vivtempo de Budho Dipamkara
- Gudea de Lagaŝ, plej grava reganto de la 2-a dinastio de Lagaŝ en Sumero
- Faraono Ĝoser, (ŝtupopiramido de Sakkara), Unuafoja formado de reĝotombo kiel piramido far konstruestro Imhotep
- Faraono Ĥufu
- Faraono Raĥef, Ĥefren
- Faraono Mikerino
- Faraono Mentuhotep la 2-a (2061-2010 a.K., datigo malcerta, eble li nur regis en la 2-a jarmilo), fondinto de la meza imperio, nova faraona rezidejo en Tebo kun ĉeftemplo en Karnak
Inventaĵoj kaj eltrovaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Metrologiaj tabeloj kaj kalkultabeloj en Mezopotamio
- Hejmigado de ĉevalo
- Konstruado de la granda piramido de Gizo (26-a jarcento a.K.)
- Konstruado de la sfinkso far faraono Ĥefren
- Unuaj Ziguratoj en Sumero
- En Ĉinio ĉirkaŭ 2800 a.K. la Dawenkou-kulturo evoluis skribsimbolojn sur keramikaĵoj.
- Veninte el Ĉinio la akvuma kultivado de rizo disvastiĝis en Sud-Orienta Azio