Ahatanhel Krimskij
Ahatanhel Krimskij | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de januaro 1871 en Volodimir | ||||
Morto | 25-an de januaro 1942 (71-jaraĝa) en Kostanaj | ||||
Etno | ukrainoj vd | ||||
Lingvoj | ukraina vd | ||||
Loĝloko | Moskvo • Kievo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Ukraina Soveta Socialisma Respubliko Ukraina Popola Respubliko Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Instituto Lazarev de Orientaj Lingvoj (1889–1892) Pavlo Galagan College (en) (1885–1889) Faculty of History and Philology of Moscow University (en) (–1896) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Ioukhym Stepanovitch Krymsky (fr) vd | ||||
Parencoj | Mykola Levchenko (en) (adoptita filo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto universitata instruisto verkisto historiisto antropologo tradukisto vd | ||||
Laborkampo | Historio, lingvoscienco kaj orientalistiko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ahatanhel Krimskij (ukraine Агатангел Юхимович Кримський, naskiĝis la 3-an de januaro 1871 en Volodimir Volinskij, mortis la 25-an de januaro 1942 en Kostanaj) estis ukraina sciencisto-orientalisto, literatursciencisto, historiisto, poeto, poligloto, socia aganto kaj tradukisto.
Li regis ĉ. 60 lingvojn. Inter 1892-1896 li estis studento de la Lazareva Instituto de orientaj lingvoj en Moskvo. Post scienca oficvojaĝo tra Sirio kaj Libano li iĝis profesoro en la sama Instituto (ekde 1900), kie li instruis la araban, la persan kaj la turkan. Li estis membro de Ŝevĉenka Scienca Societo kaj kunfondinto de la Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio (ukrainie: Національна академія наук України Nazionalna akademija nauk Ukrajiny). Speciale menciindas lia kontribuo al la studo de la lingvo kaj kulturo de la krimeaj tataroj, el kies popolo lia patro venis. Kiel unu el la unuaj rusaj orientalistoj, Krymskyj rigardis la historion de la Oriento kiel parton de monda historio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ahatanhel Krimskij naskiĝis en (Krim)tatara familio en Volinio. Finis jezuitan kolegion en Kievo. Post bolŝevika puĉo kaj sendependiĝo de Ukrainio en 1918 revenis al la patrujo, estis profesoro de Kijiva Universitato; kunfondinto kun Pavlo Skoropadskij de la Sciencakademio de Ukrainio en 1918. Multjara direktoro de la Instituto de Orientalistiko (Kijivo, 1921-1929). En 30-aj jaroj de la 20-a jarcento li estis fakte forigita de scienca agado. En 1941 li estis arestita pro kontraŭsoveta propagando kiel ukraina naciisto, estis mortigita (1942) en malliberejo de Kostanaj, Kazaĥio.
Krimskij estis defendanto de sendependeco de la ukraina lingvo, liajn politikajn opiniojn influis interalie Ivan Franko kaj Lesja Ukrajinka. Li verkis poemojn, tradukis el multaj orientaj kaj eŭropaj lingvoj, ekzemple la robajojn de Omar Ĥajam, Mil kaj unu noktojn, kantojn de Hafizo. Liajn poemojn esperantigis Nadija Hordijenko Andrianova, Klara Rabinoviĉ kaj Vasil Atamanjuk (Ukraina Stelo,1991,1).
Bibliografio, literaturo
[redakti | redakti fonton]- Кримський Агатангел Юхимович, en: Енциклопедія історії України: Т. 5. Редкол.: В. А. Смолій (голова) та ін. НАН України. Інститут історії України. – Київ 2008, Eld. «Наукова думка». ISBN 966-00-0632-2.
- Енциклопедія українознавства, Lviv 1993, vol. 3, p. 1184
- История мусульманства (La Historio de Islamo), 3 volumoj, Moskvo 1903/04.
- История Турции и ее литературы (La historio de Turkio kaj ĝia literaturo), 2 vol'oj, Moskvo 1910–1916.
- История арабов и арабской литературы светской и духовной (La Historio de la Araboj kaj Araba Sekulara kaj Spirita Literaturo), 3 volumoj, Moskvo 1911–1913.
- История новой арабской литературы (Historio de moderna araba literaturo), Moskvo 1971.
- Naskiĝintoj en 1871
- Mortintoj en 1942
- Ukrainaj historiistoj
- Ukrainaj verkistoj
- Ukrainaj lingvistoj
- Ukrainaj poetoj
- Ukrainaj tradukistoj
- Rusiaj orientalistoj
- Tjurkologoj
- Ŝemidologoj
- Iranologoj
- Arabistoj
- Poliglotoj
- Ukrainaj orientalistoj
- Ukrainaj filatelistoj
- Rusiaj filatelistoj
- Sovetiaj filatelistoj
- Viktimoj de politikaj reprezalioj en Sovetunio