Arkitekto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Arkitekturisto (apartigilo) |
Arkitekto[1][2][3][4][5], arkitekturisto[6][3], arĥitekto[4]) estas persono kiu profesie projektas konstruaĵojn kaj okupiĝas pri la teknika, scienca, funkcia kaj realiga planado de konstruaĵoj ĉiaspecaj. La baza kompetenteco de la arkitekto estas la - super konstruado leviĝanta - kreado de arkitekturo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En antaŭaj tempoj la arkitektoj havis alian titolon: mastro de konstruado. Ili ricevis tre tradician ĝeneralan edukon. Laŭ malsamaj historiaj epokoj la konstrumastroj devenis de diversaj klasoj kaj medioj. Ekzemple, dum la romia epoko, la konstrumastroj ofte estis armeaj inĝenieroj kaj en la mezepoko la monaĥoj ludis tiun rolon. Ekde la renesanco venis la artistoj, la skulptistoj kaj la sciencistoj.
Ekde la 19-a jarcento, pro la disvolviĝo de la ekonomio kaj tekniko dum la industriiĝo, la profesio arkitekturisto fariĝis aparta akademia fako. Ekestis enorma antaŭeniĝo en la konstruteknologio kaj novspecaj taskoj (apartamentoj, lernejoj, ...) kaŭzis ke duonprofesiaj konstrumastroj ne plu kapablis regi la tutan konstruprocezon. Tiam ekestis lernejoj kaj akademioj por arkitektoj. La komplekseco daŭre kreskadas kaj dum la 20-a jarcento ekestis specialiĝo en diversajn fakojn, interalie urboplanado, pejzaĝo-arkitekturo, arkitekto de interno, konstrufiziko, kaj tiel plu.
Tasko
[redakti | redakti fonton]Arkitekto ricevas taskon por projekti konstruaĵon. La taskodonanto povas esti unuopulo aŭ ampleksa organizaĵo. Iom da ekzemploj de eblaj taskodonantoj: privatulo, iu loĝej-organizanto, urbestraro, asocio, fondaĵo aŭ eklezio, estraro de fabriko aŭ entrepreno, registara instanco kaj tiel plu.
La arkitekto post ricevi taskon faras la antaŭprojekton por pludiskuti ĝin kun la investistoj. La arkitekto faras ankaŭ la antaŭkalkuladon de la kostoj. Se la investistoj konsentas, la projekto estas plu ellaborata. Post tiu ĉi fazo, la arkitekto kontaktas entreprenistoj por fari oferton pri la kostoj de la konstruado.
Foje iu instanco petas al diversaj arkitektoj fari skizan projekton. Poste komisiono de la instanco elektas la plej taŭgan ensendaĵon (ofte la ensendaĵo devas esti anonima). La elektito poste ricevas la konkretan taskon.
Alia ebleco estas entreprenisto kiu posedas konstru-areon. Tiu donas taskon al la arkitekto por fari la projekton kaj poste mem konstruas.
Arkitekto respondecas pri la formo, interna divido, konstruado, elektoj de la koloro kaj materialoj, ĉio laŭ la financaj eblecoj kaj la estetikaj deziroj de la taskodonanto.
Desegnado
[redakti | redakti fonton]Depende de la grandeco de la ofico, la arkitekto mem faras la skizon kaj antaŭprojekton aŭ transdonas la taskon al siaj kunlaborantoj. Ĝis preskaŭ la lasta jardeko de la 20-a jarcento, ĉiu desegnado okazis per plumo aŭ krajono, papero, liniilo kaj sur desegnotablo. Poste pli kaj pli oni enkondukis komputilojn kun specialigitaj programoj por projektado.
Gravaj arkitektoj
[redakti | redakti fonton]Antikvaj
[redakti | redakti fonton]5-a jarcento
[redakti | redakti fonton]16-a jarcento
[redakti | redakti fonton]- Rodrigo Gil de Hontañón
- Juan de Herrera
- Mikelanĝelo
- Andrea Palladio
- Rafaelo
- Antonio da Sangallo la Plijuna
- Giorgio Vasari
17-a jarcento
[redakti | redakti fonton]18-a jarcento
[redakti | redakti fonton]19-a jarcento
[redakti | redakti fonton]- Frédéric Auguste Bartholdi
- Pierre Cuypers
- Ferdinand Fellner
- Eugène Viollet-le-Duc
- Otto Wagner
- Friedrich Weinbrenner
20-a jarcento
[redakti | redakti fonton]- Alvar Aalto
- Santiago Calatrava
- Willem Marinus Dudok
- Jacques Dupuis
- Gustave Eiffel
- Antoni Gaudí
- Jerzy Gottfried
- Walter Gropius
- Jules Hardouin-Mansart
- Friedensreich Hundertwasser
- Rem Koolhaas
- Károly Kós (1883-1977)
- Le Corbusier
- Imre Makovecz
- Rafael Moneo
- Oscar Niemeyer
- Mies van der Rohe
- Eero Saarinen
- Hans Scharoun
- Skidmore, Owings & Merrill
- Albert Speer
- Rudolf Steiner
- Frank Lloyd Wright
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo
- Internacia Unio de Arkitektoj
- Konstrufako
- Imhotepo, la unua arkitekto konata
- Pritzker-premio
- Usona Instituto de Arkitektoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nova PIV, paĝo 110
- ↑ En "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de Erich-Dieter Krause, paĝo 99, kapvorto "Architekt"
- ↑ 3,0 3,1 En "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", de Erich-Dieter Krause, paĝo 54
- ↑ 4,0 4,1 En "Эсперанто-русский словарь", de E.A. Bokarjev, paĝoj 59 kaj 60
- ↑ Laŭ Francisko Azorín arkitekto estas Persono profesie sin okupanta pri la konstruarto kiel projektisto k. konstrudirektoro. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 21.
- ↑ Kiel dua traduko en P. Christaller: Deutsch-Esperanto Wörterbuch, 1923, paĝo 38, kapvorto "Architekt"
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.aia.org Usona instituto de arkitekturistoj
- http://www.architecture.com.au Reĝa aŭstralia instituto de arkitekturistoj
- http://www.raic.org Reĝa instituto de arkitekturistoj en Kanado