Saltu al enhavo

Bareluloj kaj fadenuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bareluloj kaj Fadenuloj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bareluloj kaj Fadenuloj
Bareluloj kaj Fadenuloj
Bareluloj kaj Fadenuloj
Aŭtoro André Maurois
Eldonjaro 1933
Urbo Scheveningen
Eldoninto Esperanto Instituto "Merkurio"
Paĝoj 105
vdr

Bareluloj kaj Fadenuloj (france Patapoufs et Filifers) estas libro verkita de André Maurois. Temas pri satira historio de du subteraj popoloj, kiuj pro bagatelo malpacas.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Ĝin esperantigis el la franca Berno Fabo. La tradukaĵo estas eldonita en 1933. Ĝi ampleksas 105 paĝojn kaj enhavas tutpaĝajn ilustraĵojn faritajn de Jan Ermers.

Citaĵo
 Jen cent-paĝa historio, milde satira, pri du francaj knaboj, kiuj ekskursas kun la patro al la arbaro de “Fontenblo” kaj ĝuas la tre maloftan sperton, trovi la vojon al regnoj kuŝantaj en la centro de la tero. Tie ili trovas la naciojn distingitaj ne laŭ raso nek haŭtkoloro, sed laŭ pezo. La knaboj disiras en diversajn ŝtatojn, kiuj interbatalas, tute. kvazaŭ surteraj ŝtatoj, sed fine kunfandiĝas, kiel Skotlando kaj Anglujo, sub la reĝo de la malpli granda lando. Bona legaĵo por ge(mal)junuloj iom progresintaj. 
— La Brita Esperantisto - Numero 340, Aŭgusto (1933)
Citaĵo
 Moderna fabelo por gejunuloj. Groteska satiro pri la vivo.
Preso kaj stilo bonaj sed multaj preseraroj. 
— 1933, Historio de Esperanto II, paĝo 803
Citaĵo
 La franclingva "Patapoufs et Filifers" estas en francparolantaj landoj bone konata porinfana libro, fantazianta ĝis la ekstremoj pri ĉiaj eblaĵoj, kiuj povas rezulti el konflikto inter dikuloj kaj maldikuloj. La akurataj, severaj, rigoraj, abstinemaj, atakemaj Fadenuloj el Fadenujo havas civilizon kaj filozofion tute kontraŭajn al tiuj de la senzorgaj, facilanimaj, gajaj, ĝojaj, manĝemaj, pacemaj Bareluloj el Barelujo. Ĉar la du landoj estas najbaraj, milito estas neevitebla. Je tiu momento..., sed mi konstatas, ke mi preskaŭ malkaŝis al vi la plej interesan parton de la libro, kaj tiun vi mem devas legi. Bedaŭrinde, al la tradukinto mankas la necesaj sperto lingva kaj lerteco stilista por tute kontentigi la leganton. Malelegantaj vortoj kiel « turmentetema », « imitithomo », « foriranonca », kaj eraroj kiel: « neniam ne sin movas» malornamas la tradukon. La presado verŝajne okazis en Barelujo ĉar ĝi estas senzorge farita kaj precipe la esperanto-nederlandlingva traduklisto montras literojn de du specoj intermiksitaj. Entute, libro el kiu oni per iom pli da priatento estus povinta fari interesaĵon. 
— Belga esperantisto n204 (feb 1934)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]