Saltu al enhavo

Kaverno de la Manoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cueva de las Manos)
Kaverno de la Manoj
cave with prehistoric art, vidindaĵo [+]

Koordinatoj47° 9′ 0″ S, 70° 40′ 0″ U (mapo)-47.15-70.666666666667Koordinatoj: 47° 9′ 0″ S, 70° 40′ 0″ U (mapo)
Akvokolektejo6 km² (600 ha) [+]
Areo6 km² (600 ha) [+]
Materialoignimbrite [+]
Map
Kaverno de la Manoj
Vikimedia Komunejo:  Cueva de las Manos, Río Pinturas [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Rokpentraĵoj
Lando  Argentino
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iii
Fonto 936
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Geografia situo 47° 9′ 0″ S, 70° 40′ 0″ U (mapo)-47.15-70.666666666667
Registra historio
Registrado 1999  (23-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Santa Cruz

Kaverno de la Manoj (Santa Cruz)
Kaverno de la Manoj (Santa Cruz)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Argentino

Kaverno de la Manoj (Argentino)
Kaverno de la Manoj (Argentino)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Kaverno de la Manoj (hispane Cueva de las Manos) estas arkeologia loko kaj rokpentraĵoj situantaj en profunda kaverno ĉe la rivero Pinturas, en la Departemento Lago Bonaero okcidente de la Provinco Santa Cruz en Argentino.

Temas pri belaj rokpentraĵoj tre antikvaj: ĝis nun la plej antikvaj estis datigitaj el 9300 jaroj ekde 1950, t.e. 8-a jarmilo a.K. Temas pri unu el la artaj esprimoj plej antikvaj de la sudamerikaj popoloj kaj deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1999.

La kaverno de la Manoj apartenas al serio de amerikaj arkeologiaj lokoj, kiel Monte Verde (Ĉilio), Pedra Furada (Brazilo), kaj Piedra Museo (Argentino), inter aliaj kiuj pridubigas la tradician teorion pri la malfrua loĝado de Ameriko, por subteni la teorion pri frua loĝado. Alia proksima setlejo en Los Toldos , ankaŭ en la sama provinco, havas restaĵojn de la 11a jarmilo a.K.