Lajos Tamás
Lajos Tamás | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Treml Lajos | ||||
Naskiĝo | 23-an de marto 1904 en Timișoara | ||||
Morto | 19-an de septembro 1984 (80-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. körönd-12. fülke vd | ||||
Lingvoj | hungara • germana • franca • rumana • albana vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1922–1924) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto universitata instruisto verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
TAMÁS Lajos, Treml (tama:ŝ) estis hungara lingvisto naskita en Temeŝvaro la 23-an de marto 1904 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de septembro 1884.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Tamás ĝis 1933 portis la nomon Treml Lajos. Li edukiĝis en trilingva medio (hungara, germana kaj rumana). La mezlernejon li finis en Arado. De 1922 en Budapeŝto komence li pristudis du jarojn matematikon-fizikon, poste germanan, francan kaj rumanan lingvojn. Kiel stipendiulo li studis plurajn jarojn en Vieno, Berlino kaj Parizo. Post doktoriĝo en 1930 li estis kunlaboranto ĝis 1936 de la Tutlanda Biblioteko Széchényi. De 1936 li laboris en la katedro de romanistiko kaj la rumana lingvo de la ELTE. De 1940 ĝis somero de 1944 li estis direktoro de la Erdélyi Tudományos Intézet kaj prelegis ankaŭ en la Universitato de Koloĵvaro. En jaroj 1949-51 li estis dekano de Filologia fakultato de ELTE (Eötvös Loránd Tudományegyetem), inter 1951-61 rektoro de ELTE, inter 1963-66 sekretario de sekcio de MTA, inter 1966-73 direktoro de la MTA Nyelvtudományi Intézet (Instituto pri lingvoscienco de akademio).
Distingoj, premioj
[redakti | redakti fonton]- Sámuel Kölber-premio (1934),
- Corvin-krono (1941),
- Ŝtata premio, 2-a grado (1973),
- Révai Miklós-memormedalo (1979).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Rómaiak, románok és oláhok Dácia Trajánában (Bp., 1935, en franca lingvo, Bp., 1936);
- Fogarasi István kátéja. Fejezet a bánsági és hunyadmegyei ruménség művelődéstörténetéből (Kolozsvár, 1942);
- A magyar eredetű rumén kölcsönszavak művelődéstörténeti értékelése (Kolozsvár, 1942);
- Ugocsai magyar-rutén kapcsolatok (Kolozsvár, 1944);
- Albán-magyar szótár (Bp., 1953);
- Etymologisch-historisches Wörterbuch der ungarischen Elemente im Rumänischen (Bp., 1966);
- Bevezetés az összehasonlító neolatin nyelvtudományba (Bp., 1969);
- Einführung in die Historisch-vergleichende romanische Sprachwissenschaft (Gebrunn bei Würzburg, 1983);