Lesbo
Lesbo | ||
---|---|---|
Situo de la regiono Norda Egeo | ||
insulo | ||
Akvejo | Egea maro | |
Geografia situo | 39° 12′ N, 26° 18′ O (mapo)39.226.3969Koordinatoj: 39° 12′ N, 26° 18′ O (mapo) | |
| ||
Areo | 1 633 km2 | |
Plej alta loko | Lepetimno 969 m | |
Ŝtato | Grekio | |
Loĝantaro | 83 068 (2021) | |
Ĉefa loko | Mitileno | |
Lesbo (greke Λέσβος /'lesvos/)[1] estas greka insulo en la nordorienta Egea maro.
La ĉefurbo estas Mitileno.[2] Dum kelkaj jarcentoj (ĉefe de la 18-a al la 20-a jarcento) la nomo de la ĉefurbo estis uzata ankaŭ por la tuta insulo - malofte ankoraŭ nuntempe (neoficiale).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La insulo havas areon de 1630 km² kaj ĉirkaŭ 83 000 loĝantojn (en 2021). Estas du grandaj golfoj.
La interno estas riĉa je altaĵoj. Estas du montoj preskaŭ samaltaj kies pintoj alproksimiĝas 1000 m: Lepetimno (969 m) en la nordo kaj Olimpo (968 m) en la sudo.
La ĉefurbo Mitileno (greke Μυτιλήνη /miti'lini/), kun ĉirkaŭ 33mil loĝantoj (2021), kuŝas apud la sudorienta angulo.
La ceteraj urbetoj estas malgrandaj (ĉiu entenas malpli ol 5mil loĝantoj).
Lesbo en la antikveco
[redakti | redakti fonton]La poetoj Terpandro, Ariono, Sapfo kaj Alkeo tie naskiĝis.
Ĝi estas aparte konata kiel la hejmo de la poetino Sapfo, kiu havis reputacion por samseksemo; de tie venas la vortoj "lesbo" aŭ lesbanino por samseksemulino.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.lesvos.gr/nomos/general.htm Arkivigite je 2006-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.holiday.gr/gr/place5.php?place_id=41
- http://www.culture.gr/maps/aigaio/lesvos/lesvos.html Arkivigite je 2003-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.greeknet.com/history1.htm