Ĉina Palaceto
Ĉina Palaceto | |||
---|---|---|---|
konstruaĵo religia muzeo palazzo museum (en) museum of a public entity (en) | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | eklektika arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Giuseppe Venanzio Marvuglia vd | ||
Estiĝo | 1806 | ||
Areo | 930 m² | ||
Lando | Italio vd | ||
Situo | Palermo | ||
Adreso | Viale Duca degli Abruzzi 1, 90146 Palermo | ||
Poŝtkodo | 90146 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 38° 10′ 0″ N, 13° 19′ 49″ O (mapo)38.16655213.330373Koordinatoj: 38° 10′ 0″ N, 13° 19′ 49″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Retejo | https://turismo.comune.palermo.it/palermo-welcome-luogo-dettaglio.php?tp=68&det=20&id=273 | ||
La Ĉina Palaceto (itale Palazzina Cinese) ankaŭ nomata Casina Cinese (Ĉina Dometo), estas antikva reĝa loĝejo de la Burbonoj de la Du Sicilioj situanta en Palermo, Italio apud la Parco della Favorita, ĉe la limoj de la naturrezervejo Monto Pellegrino.
Ĝi estis konstruita de Giuseppe Venanzio Marvuglia de 1799 nome de Ferdinando la 1-a de la Du Sicilioj, kiu aĉetis ĉinstilan domon de Barono Benedetto Lombardo, kune kun ĝia ĉirkaŭa tero. Marvuglia, kiu ankaŭ estis la arkitekto de la konstruaĵo. Antaŭe li plenumis la laboron konservante la orientan stilon: la centra korpo estas kronita per pagod-forma tegmento subtenata de okangula tamburo. Sur la malalta planto estas portikoj kun pintaj arkoj kaj sur ambaŭ flankoj estas turetoj kun helicaj ŝtuparoj, faritaj de Giuseppe Patricolo sed projektitaj probable de la filo de Marvuglia, Alessandro Emmanuele. La konstruaĵo prezentas kuriozajn elementojn kiel ekzemple timbranĉojn de la enirejaj kradoj aŭ la ĉizitaj lignaj traboj de la terasoj.