Salto
Aspekto
(Alidirektita el Saltado)
Salto povas aludi al diversaj konceptoj.
En geografio
[redakti | redakti fonton]Salto estas la nomo de diversaj geografiaj objektoj kiuj plej ofte rilatas al la signifo de tiu vorto en la hispana kaj portugala lingvoj nome lagodigo, akvobaraĵo aŭ akvofalo; kelkaj estas jenaj:
- Salto (Urugvajo), urbo en Urugvajo
- Departemento Salto, urugvaja departamento
- Salto (Brazilo), urbo en Brazilo
- Salto Grande, municipo de la brazila subŝtato San-Paŭlio,
- Salto (São Paulo), municipo de la brazila subŝtato San-Paŭlio,
- Salto (Argentino), loko en la provinco Bonaero, Argentino
- Partido Salto, administra unuo en la provinco Bonaero, Argentino
- Salto (Montalegre), portugala komunumo en la distrikto Montalegre
- Salto (Kaboverdo), vilaĝo sur la kaboverda insulo Fogo
- Salto (rivero), rivero en meza Italujo kun digolago „Lago del Salto“
- Salto, urboparto de la komunumo Cuorgnè en la provinco Torino, Italujo
- Petrella Salto, komunumo en Italio
- Knabina salto , rigardejo apud la ĉeĥa urbo Jáchymov
- La Salto Angel, monto en la sudoriento de Venezuelo
- Salto de Pirapora, municipo de la brazila subŝtato San-Paŭlio
- Salto da Divisa, urbo de la brazila subŝtato Minas-Ĝerajso
- Salto do Jacuí, municipo en la brazila subŝtato Suda Rio-Grando
- El Salto, komunumo de la meksika subŝtato Jalisco
- Salto do Itararé, municipo de la brazila subŝtato Paranao
- Santa Maria do Salto, urbo de la brazila subŝtato Minas-Ĝerajso
- Salto do Lontra, municipo kaj urbo de Paranao, Brazilo.
- Salto de Agua, urbo en la meksika subŝtato Chiapas
- Altaĵo de Cerva Salto, granita rokaro apud la ĉeĥa urbo Karlovy Vary
En atletiko kaj aliaj sportoj
[redakti | redakti fonton]- Longosalto en kiu la sportisto provas salti plej longe post ekkuro.
- Altosalto per alkuro kaj salto, celante atingi la plej grandan alton.
- Stanga altsalto en kiu sportisto helpe de longa fleksebla stango devas salti super saltolato.
- Trisalto en kiu sportisto kuras sur ekkurejo ĝis desalta trabo, de kie oni mezuras la salton.
- Plonĝosalto al naĝejo.
- Transkapiĝsalto, ekzerco de forto kaj flekseblo.