Blazono de Saksio
Aspekto
Blazono de Saksio | |
---|---|
Blazono de Saksio
| |
Uzata ekde: | 12-a jarcento |
La Blazono de Saksio estas nuntempa oficiala blazono de la germana federacia lando Saksio. La blazono ankaŭ estas elmontrita sur la ŝtatflago de Saksio. La nigra-ora striita blazono estas uzata ekde la 12-a jarcento, la verda krono aldoniĝis en 1260. La Konstitucio de la Liberŝtato Saksio, adoptita fare de la Landtag (landa parlamento) la 26-an de majo 1992, deklaras: "La landa blazono montras en naŭoble dividita kampo de nigro kaj oro diagonalan verdan kronon."[1].
En aliaj blazonoj
[redakti | redakti fonton]La karakterizaj elementoj de la blazono de Saksio ankaŭ aperas en multaj aliaj blazonoj kiuj estas historie ligitaj al Saksio. Jen eta elekto:
-
Liĥtenŝtejno ŝtato -
Saksio-Anhalto federacia lando -
Saksio-Lauenburg iama ŝtato -
Duklando Varsovio iama ŝtato -
Saksio-Weißenfels iama ŝtato -
Savojo dinastio -
Altenburger Land distrikto -
Coburg distrikto -
Bitterfeld urbo -
Coswig urbo -
Dessau iama urbo -
Lauenburg (Elbo) urbo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Freistaat Sachsen oficiala retejo Arkivigite je 2013-01-22 per la retarkivo Wayback Machine germane