Ukrainia Helsinka unio
Aspekto
(Alidirektita el Ukraina Helsinka unio)
Ukrainia Helsinka unio | ||
---|---|---|
ne-registara organizaĵo Helsinki Committee for Human Rights (en) | ||
Komenco | 9-a de novembro 1976 vd | |
Lando(j) | Ukrainio vd | |
Sidejo | Kievo | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Mikola Rudenko vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ukraina Helsinka unio (aŭ grupo) estis fondita en la 9-a de novembro 1976 en Kievo, Ukraina SSR. La Unio strebis realigi decidojn de l'Kunveno por sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo (Helsinko, 1975). Ĉefa kunfondinto kaj organizanto de la grupo estis ukraina poeto kaj filozofo Mikola Rudenko. Membroj de la Unio estis renomaj verkistoj, juristoj, armeanoj, ekonomistoj kaj aliaj inteligentoj de la sovetia Ukrainio.
Membroj de la Unio kolektis tra la lando faktojn de rompo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de UN.
En 1977-1978 multaj anoj de la Unio estis arestitaj kaj malliberigitaj por 5-10 jaroj.