Saltu al enhavo

Kabineto de Ministroj de Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ukrainia registaro)
Kabineto de Ministroj de Ukrainio
Кабінет Міністрів України
plenuma povoregistaro
Jurisdikcio Ukrainio
Lando Ukrainio
Sidejo "konstruaĵo de la kabineto" (Будинок Уряду, [buDInok urJAdu])
filioj Ministerio pri kulturo de Ukrainio • Ministerio pri agrikulturo kaj nutrado de Ukrainio • Ministerio pri internaj aferoj de Ukrainio • Ministerio pri mediprotekto kaj naturfontoj de Ukrainio • Ministerio pri ekonomio de Ukrainio • Ministerio pri energio kaj karbominejoj de Ukrainio • Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Ukrainio • Ministerio pri reintegrigo de dumtempe okupitaj teritorioj de Ukrainio • Ministerio pri informa politiko de Ukrainio • Ministerio pri infrastrukturo de Ukrainio • Ministerio pri junularo kaj sporto de Ukrainio • Ministerio pri eduko kaj scienco de Ukrainio • Ministerio pri defendo de Ukrainio • Ministerio pri sanzorgo de Ukrainio • Ministerio pri regiona evoluo de Ukrainio • Ministerio pri sociala politiko de Ukrainio • Ministerio pri financo de Ukrainio • Ministerio pri justico de Ukrainio • Ministerio pri diĝita transformo de Ukrainio • Nacia konsilio por la restarigo de Ukrainio post la milito vd
Posedataj Metroo de Dnipro • Ukrinform • ukraina drama teatro Maria Zankovecka • Oŝĉadbank • ukraina el- kaj enporta banko • Prezidanta Hotelo vd
Kabineto de Ministroj de Ukrainio
Dum 18-a de septembro 1991 - nuntempe
Antaŭulo konsilio de ministroj de la Ukraina SSR
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Registaro de Ukrainio (ukraine Уряд України, aŭ oficiale la Kabineto de Ministroj de Ukrainio, ukraine Кабинет Министрив України) estas la ekzekutivo de Ukrainio, do la nacia registaro, kaj la plej altranga organizaĵo en la administrado de la lando ekde la 1-a de septembro 1991.

La statuso de la registaro estas ankrita en la Konstitucio de Ukrainio kaj la leĝo "Pri la Ukraina Kabineto de Ministroj".

Ĉar la reĝimo en Ukrainio estas prezidenta reĝimo, la registaro servas kiel brako de la prezidanto. La tuta registaro, la ĉefministro kaj la ministroj, estas nomumitaj de la prezidanto, sed ĉi tiu nomumo devas esti aprobita de la parlamento. La potenco de la ĉefministro estas limigita kaj gravaj decidoj pasas tra la prezidanto.

La sidejo de la registaro estas en la registara konstruaĵo ĉe 12/12 strato Gruŝevskij en Kievo, en komplekso de konstruaĵoj kiu ankaŭ enhavas la oficejojn de la diversaj registaraj ministroj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]