DEGUĈI Onisaburo [deguĉi onisaburō] 出口王仁三郎 estis unu el la spiritaj gvidantoj de la japana religia movado Oomoto.

Deguĉi Onisaburo
Persona informo
Naskonomo 上田喜三郎
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1871 (1871-08-27)
en Tamba Province
Morto 19-an de januaro 1948 (1948-01-19) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Japana Imperio (–1947) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Kōten Kōkyūjo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Sumiko Deguchi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Naohi Deguchi (en) Traduki, Hisae Deguchi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Nao Deguchi (en) Traduki (bopatrino, adoptopatrino)
Hidemaru Deguchi (en) Traduki (bofilo)
Uchimaru Deguchi (en) Traduki (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo religiestro
tankaisto
ceramikisto
esperantisto
ceramikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Q11660748
Q11660681
Q11640594
vdr

Li naskiĝis kiel Ueda Kisaburo, en Kiota prefektujo, en vilaĝo Anao (nun Kameoka) je 12-a de julio 4-a jaro de Meiji t.e. 6-a de oktobro 1871. Ekde 1892 li ekpartoprenis Oomoton. En 1900 li edziĝis al filino de Deguĉi Nao, Sumi, kaj prenis la nomon Deguchi Onisaburō.

En 1923, li eklernis Esperanton kaj enkondukis ĝin en Oomoton. En 1924, li fondis Esperanto-Propaganda Asocio (EPA) Li estis prezidanto de Universala Homama Asocio. Li verkis Poemetarojn (por facila memorigo de E-aj vortoj); 1924.

Li forpasis je 19-a de januaro 1948.

Premio Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antaŭenigas internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi.

Verkoj

redakti
  • 'Perpoema Vortaro Esperanto-Japana, por facila memorigo de Esperantaj vortoj. Eld. Oomoto, Kameoka, 1923.
 
 S-ro Deguĉi, la Majstro de la Oomota movado, post kelksemajna lernado de Esperanto, verkis difinojn de Esperantaj radikoj en la formo de 31-silabaj japanaj poemoj, enhavantaj la Esperantan vorton kun ĝia japana traduko. En la unua eldono de ĉi tiu verko (1923) aperis 3,600 tiaj poemoj ; en la nuna eldono— la tria — 4,500. Verko eksterordinare interesa, kiu montras la genion de la aŭtoro. 
— La Brita Esperantisto - Numero 355, Novembro (1934)