Hispana Renesanco
La Hispana Renesanco estas termino kiu referencas al movado en Hispanio, aperante kun fortaj ligiloj el la Itala Renesanco, kiam la hispanaj regnoj, ĉefe tiuj de Orienta Hispanio havis fortajn kulturajn, politikajn, religiajn kaj militistajn rilatojn kun Italio jam dum la 14a jarcento, kio daŭros ĝis la fino de la 18-a jarcento, kiu disvastiĝis en Hispanio dum la 15a kaj la 16a jarcentoj (vidu artikolon Hispana ora epoko).
Tiu nova movado kaj epoko fokusiĝis en arto, literaturo, kaj scienco (respektive kulturo) inspirite de la Grek-Romia tradicio de la Klasika antikveco, kaj ricevis gravan helpon el kelkaj okazintaĵoj precize de la jaro 1492:
- Unuigo de la hispanaj kristanaj regnoj kaj definitiva konkero de Granado, nome la lasta Islam-kontrolita teritorio en la Iberia Duoninsulo, kaj la komenco de sinsekvaj perfortaj konvertoj kaj forpeloj de miloj da hispanaj islamanoj (poste moriskoj) kaj judoj (poste novkristanoj; vidu artikolon Forpelo de la judoj el Hispanio), kio unuigis la kulturan direkton de la tuta lando, forigante la iaman kultur-religian diversecon,
- La oficiala malkovro de la okcidenta hemisfero, nome Ameriko, kun aliaj malkovroj kaj novaj informoj pri la novaj atingitaj landoj de la Epoko de Malkovroj, kio krome alportis dekomence kaj nur teorie riĉaĵojn al Hispanio,
- La publikigo de la unua gramatiko de nacia eŭropa lingvo, nome Gramática (nome Gramatiko) de Antonio de Nebrija, kio plifirmigis la forton de la hispanlingva kulturo kaj literaturo unue en Hispanio kaj tuj en la kontaktataj landoj.