Kjonĝu
Gjongĝu (koree 경주시, laŭ ĉinaj literoj 慶州市) estas universitata urbo en Sud-Koreio.
Kjonĝu | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 38056–38201 • 38210 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 248 244 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 187 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 51′ N, 129° 13′ O (mapo)35.85129.21666666667Koordinatoj: 35° 51′ N, 129° 13′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 1324,39 km² ( 132 439 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gyeongju [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 1 324,39 km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 264 091 (2012)
- Poŝtkodoj: 38056–38201, 38210
- Telefonprefikso: +82 54
- Horzono: UTC+9
- 35° 51′ 00″ N 129° 13′ 00″ O / 35.85000 °N, 129.21667 °O (mapo)
Geografio
redaktiGjongĝu situas sur ebenaĵo en sudorienta parto de la lando. Multaj malaltaj montoj estas disaj ĉirkaŭ la grandurbo. La Orienta Maro troviĝas 28, Deguo 55, Seulo 277 km [1].
Historio
redaktiGjongĝu (pli frue Sorabol (서라벌, 徐羅伐), poste Gumsong (금성, 金城) estis ĉefurbo de la praa regno Sila (57 a.K. - 935 p.K.), kiu regis proksimume du trionojn de la Korea Duoninsulo inter la 7-a kaj 9-a jarcentoj. Amasego da arkeologiaj lokoj kaj kulturaj trajtoj de tiu periodo restis en la urbo. Gjongĝu ofte estas referita kiel "la muzeo sen muroj". En 940 oni ekuzis la hodiaŭan loknomon kun signifo "Bondezira distrikto". En la 13-a jarcento la mongoloj, en la 20-a la japanoj atakis la urbon. Dum la Korea Milito ne okazis tie bataloj. En 1955 Gjongĝu pligrandiĝis kun la najbareco, samtempe ĝi ricevis urban statuson.
Ekonomio
redaktiEn Gjongĝu dum la ĉefurba periodo frue formiĝis la komercado, sed nun la turismo estas la plej grava. En la 1970-aj jaroj la granda tutlanda industria evoluo tuŝis ankaŭ tiu ĉi urbon. La agrikulturo daŭre estas grava en la malproksimaj regionoj de Gjongĝu. La tri universitatoj reflektas la unikan rolon de la urbo.
Klimato
redaktiEn Gjongĝu jare pluvas po 1222 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro pli ofte pluvas (musono-sezono). La averaĝa jara temperaturo estas 12,2 °C.
Trafiko
redaktiGjongĝu estas ligita al la tutlandaj relo- kaj aŭtovojoretoj.
Vidindaĵoj
redakti- La Nacia Muzeo estis inaŭgurita en 1915 por ekspozicii la elfositajn objektojn.
- ŝtonaj pagodoj
- imperiaj maŭzoleoj
Ĝemelurboj
redakti- Iksan, Sud-Koreio (1998)
- Nara (urbo), Japanio (1970)
- Obama (Japanio), Japanio (1977)
- Pompejo, Italio (1985)
- Versailles, Francio (1987)
- Ŝjiano, Ĉinio (1994)
- Hue, Vjetnamio (2007)
- Esfahano, Irano (2017)
Fontoj
redakti- WikiTrans
- [2]