Universitato de Gento (Belgio)
Universitato de Gento | |||
---|---|---|---|
publika universitato organizaĵo eldonejo de malfermita aliro lernejo | |||
moto | inter utrumque | ||
Informoj | |||
fondodato | 9-a de oktobro 1817 | ||
fondinto(j) | Vilhelmo la 1-a de Nederlando vd | ||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 2′ 38″ N, 3° 43′ 34″ O (mapo)51.0438888888893.7261111111111Koordinatoj: 51° 2′ 38″ N, 3° 43′ 34″ O (mapo) | ||
lando | Belgio | ||
urbo | Gent, Belgujo | ||
Estraro | |||
gvidanto | Anne De Paepe | ||
Nombroj | |||
nombro de studentoj | ĉirkaŭ 32 000 | ||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||
Listoj | |||
membro de | |||
| |||
filiita al | |||
vd | |||
filioj | |||
vd | |||
| |||
jura formo | public utility foundation vd | ||
| |||
La Universitato de Gento (UGent, antaŭe Reĝa Universitato Gento aŭ RUG) estas unu de la du grandaj universitatoj de Flandrio, en Gento. La UGent estas kiel plurala eduka institucio la kontraŭulo de la Katolika Universitato de Loveno kaj dum la pasintaj jaroj sin poziciis kiel flandra referenco-universitato. Ene de dekkvin jaroj (1991-2005) la nombro de gestudentoj je la Universitato de Gento duobliĝis ĝis proksimume 28.000.
Internacie renomitaj sciencistoj instruis je la UGent, la tri profesoroj-nobelpremiitoj ligitaj al la UGent tra la historio tiurilate estas klara signo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La universitato fondiĝis de Reĝo Vilhelmo la 1-a kiel sekvo de lia politiko forigi la intelektan postrestan situacion de la sudo de sia Unuiĝinta Reĝlando Nederlando, la posta Belgio. Tiucele li ankaŭ fondis universitaton en Lieĝo. La UGent estis solene malfermita je la 9a de oktobro 1817, la unua rektoro estis JC Van Rotterdam.
Post la Belga Revolucio la Universitato de Gento iĝis tute franclingva (antaŭe la diskuta lingvo estis la latina, la lingvo de la tiama intelekta elito). Tamen la Flandra Movado provis nederlandlingvigi ĝin. Unu el la provoj datiĝas de la Unua mondmilito en 1917, sed estis nuligita post la milito. La demando tamen plu-okupis la spiritojn tiutempajn: en 1923 la tiama kabineta ministro Pierre Nolf enkondukis leĝon kiu enkondukis partan nederlandlingvigon de la universitato. Nur en la jaro 1930 la universitato devinitive estis nederlandlingvigita. La unua rektoro de la nederlandlingva universitato estis August Vermeylen (ĝis 1932).
Unu el la plej konataj konstruaĵoj de la UGent estas la tiel nomata "Boekentoren" [libra turo] de arkitekto Henry VAN DE VELDE, en kiu la universitata biblioteko havas sian sidejon.
Honoraj doktorecoj
[redakti | redakti fonton]La universitato disdonis la titolon de honora doktoro al inter alie:
- Woodrow Wilson (1919)
- Pieter Zeeman (1925)
- Erwin Schrödinger (1939)
- Reĝo Baldueno (1956)
- Bob Geldof (1986)
- Princo Alberto (1988)
- Douwe Breimer (1990)
- Dirk Frimout (1992)
- Sir David Attenborough (1997)
- Frans Van Vught (1999)
- Karel Van Miert (2000)
- Jan Hoet (2001)
- Jacques Rogge (2002)
- Kofi Annan (2003)
- William Peacock (2004)
- Desmond Tutu (2005).
Eminentaj profesoroj
[redakti | redakti fonton]- Leo Baekeland, kemiisto
- Joseph Guislain, fiziologo kaj psikiatro
- Joseph Plateau, fizikisto
- Henry Van De Velde, arkitekto
- Désiré Van Monckhoven, fizikisto
Fakultatoj
[redakti | redakti fonton]En 2004 la universitato nombris 11 fakultatojn:
- Fakultato literaturo kaj filozofio
- Fakultato juroscienco
- Fakultato sciencoj
- Fakultato medicino kaj sanaj sciencoj
- Fakultato inĝenieraj sciencoj
- Fakultato ekonomio
- Fakultato besta medicino
- Fakultato psikologio kaj pedagogiaj sciencoj
- Fakultato bio-inĝenieraj sciencoj
- Fakultato farmaciaj sciencoj
- Fakultato politikaj kaj sociaj sciencoj
La Universitata Malsanulejo de Gento (nederlande Universitair Ziekenhuis Gent; UZ Gent) estas unu el la plej grandaj hospitaloj en Belgio.
Asocio
[redakti | redakti fonton]La Associatie Universiteit Gent (Universitata Asocio de Gento), mallonge AUGent, funkcias ekde 2001, tiel kiel la unua dekreto tion volis, el unu universitato kaj unu aŭ pluraj altlernejoj. La Hogeschool West-Vlaanderen [Altlernejo Okcindenta Flandrio], kaj apude la Arteveldehogeschool (Gento) kaj la Hogeschool Gent apartenas al ĝi. La kunlaboro ekestis oficiala en la jaro 2003 per la fondo de aspc.