Distrikto Oberhavel
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Oranienburg |
Areo: | 1 795 km² |
Loĝantoj: | 218 551 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 113 po km² |
Aŭtokodo: | OHV |
Municipokodo: | 12065 |
Komunumoj: | 19 |
Situo ene de Brandenburgio | |
La distrikto Oberhavel (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Oranienburg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 795,52 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 218 551 homoj; do meznombre 113 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oberhavel estas signita per 6.
Najbaraj distriktoj estas oriente Uckermark (14) kaj Barnim (1), sude Havelland (4), oriente Ostprignitz-Ruppin (9) kaj norde la meklenburgo-antaŭpomeria distrikto Mecklenburg-Strelitz. En la sudo ankaŭ limas la urbo Berlino.
Partneraj rilatoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto havas amikajn rilatojn interalie kun
- la sude najbara urbodistrikto Reinickendorf de Berlino
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 19 komunumoj, el ili 9 kun urbaj rajtoj.
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]
Urboj
- Fürstenberg (Havel) (5816)
- Gransee, urbo kun membreco en komunumaro (6046)
- Hennigsdorf (26 728)
- Hohen Neuendorf (27 139)
- Kremmen (7781)
- Liebenwalde (4481)
- Oranienburg (47 752)
- Velten (12 424)
- Zehdenick (13 283)
Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro
- Birkenwerder (8141)
- Glienicke (Nordbahn) (12 366)
- Leegebruch (6914)
- Löwenberger Land (8732)
- Mühlenbecker Land (15 573)
- Oberkrämer (12 145)
Komunumaro kaj membraj komunumoj
(administra centro *)
- Gransee (9276)
- Gransee, urbo * (6046)
- Großwoltersdorf (764)
- Schönermark (449)
- Sonnenberg (838)
- Stechlin (1179)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|
|