Saltu al enhavo

Haro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:58, 16 jul. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Homa haro, 200-obla grandiĝo
Frizaĵo el haroj

Haro - fadenforma elkreskaĵo, kiu kreskas el la haŭto kaj dense kovras la korpon de animaloj. Ĉe la homo la haroj kreskas dense sole sur la supra kaj posta partoj de la kapo.

Ĥeto estas la iom rigida haro, harego de anelidoj (oligoĥetoj), kaj de kelkaj mamuloj, staranta nedense.

Haro - korneca formaĵo de epidermo; fundamenta ero de hararo kovranta averson de feloj el plimulto da mamuloj.

Haro - samaspekta elkreskaĵo de la epidermo de plantoj aŭ de la supraĵo de fungoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri haro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj. 
  • Citaĵo
     Karesi kontraŭ la haroj. 
  • Citaĵo
     Perdinta la kapon, pri haroj ne ploras. 
  • Citaĵo
     Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15 .