Konstitucio de la Itala Respubliko
Aspekto
Konstitucio de la Itala Respubliko | |
---|---|
articles of association • konstitucio | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | itala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 27-a de decembro 1947 |
La Konstitucio de la Itala Respubliko aŭ Itala Konstitucio (itale: Costituzione della Repubblica italiana aŭ Costituzione italiana) estas la fundamenta leĝo de Itala Ŝtato, do la supro en la hierarkio de la fontoj de juro. Ĝi estis aprobata de la Konstitucifara Asembleo de la Itala Respubliko en la 22-a de decembro, 1947, proklamata de Provizora Ŝtatestro Henriko de Nicola en la 27-a de decembro, 1947 kaj publikigata de la Oficiala Gazeto de la Itala Respubliko nombro 298, speciala eldono de la 27-a de decembro, 1947. Ĝi ekvalidis en la 1-a de januaro, 1948.
Kompono kaj strukturo
[redakti | redakti fonton]La Konstitucio estas formita de 139 artikoloj kaj parencaj alineoj dividitaj en kvar sekcioj:
- Fundamentaj principoj (artikoloj 1-12);
- Parto unua - Rajtoj kaj devoj de la civitanoj (artikoloj 13-54);
- Parto dua - Ordaranĝo de la Respubliko (artikoloj 55-139);
- Portempaj kaj finaj dispozicioj (artikoloj I-XVIII);