Akademio de Sciencoj de GDR
Aspekto
Akademio de Sciencoj de GDR | ||
---|---|---|
esplora institucio lernejo akademio de sciencoj | ||
Informoj | ||
fondodato | 1946 | |
malfondo | 1991 | |
Situo | ||
lando | Germana Demokratia Respubliko | |
urbo | orienta Berlino | |
filioj | ||
vd | ||
La Akademio de Sciencoj de GDR - germane Akademie der Wissenschaften der DDR, ĝis 1972 la Germana Scienca Akademio en Berlino - estis akademio de sciencoj fondita en 1946 kaj ekzistinta ĝis 1991.
La institucio komprenis sin kiel daŭriganto de la tradicio de la Prusa Akademio de Sciencoj, kiu en 1700 fondiĝis danke al forta engaĝiĝo de Gottfried Wilhelm Leibniz. La centra akademia konstruaĵo troviĝas je la adreso Jägerstraße 22-23, eksa banka konstruaĵo, kiu ĝis la jaro 1945 estis sidejo de la prusa markomerca societo, en la historia urbokerno de Berlino. La konstruaĵo ekde 1992 estas la sidejo de la Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio.