Batalo de Hidaspo
La Batalo de Hidaspo (aŭ de Ĝelum) estis luktata de Aleksandro la Granda en 326 a.K. kontraŭ la reĝo Poroso de Pauravas, nome regno ĉe la bordoj de la rivero Hidaspo (nune konata kiel Ĝelum) en Panĝabio ĉe Bhera, supozeble situa ĉe la loko de la nuntempa urbo Mong, Pakistano. La batalo rezultis en kompleta venko de Macedonianoj kaj la aligo de Panĝabio, kiu estis trans la plej orientaj limoj de la jam absorbita Persa Imperio, ene de la Aleksandra Imperio.
La decido de Aleksandro trapasi la rivero inundanta pro musono spite la forta hindian vifladon, por kapti la armeon de Poroso flanke, estis referita kiel unu el liaj "majstroverkoj".[1] Kvankam venka, ĝi estis ankaŭ la plej kosta batalo lukttita de Macedonianoj.[2] La rezisto fare de la reĝo Poroso kaj liaj trupoj ricevis la respekton de Aleksandro, kiu petis al Poroso iĝi pormacedonia satrapo.
La batalo estis historie grava ĉar malfermis Hindion al la grekaj politikaj (seleŭka, grek-baktria, hind-greka) kaj kulturaj influoj (Greka Budhismo), kiu plue havis efikon dum multaj jarcentoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Modernaj
[redakti | redakti fonton]- Green, Peter (1974). Alexander of Macedon: A Historical Biography. ISBN 978-0-520-07166-7
- Rogers, Guy (2004). Alexander: The Ambiguity of Greatness. New York: Random House.
- Sastri, K. A. Nilakanta, ed. (1988) [1967], Age of the Nandas and Mauryas (Second ed.), Delhi: Motilal Banarsidass, (ISBN 81-208-0465-1), https://books.google.co.in/books?id=YoAwor58utYC
- Fuller, John (1960). The Generalship of Alexander the Great. New Jersey: De Capo Press. ISBN 978-0-306-80371-0
- Roy, Kaushik. (2004-01-01) India's Historic Battles: From Alexander the Great to Kargil (angle). Orient Blackswan. ISBN 9788178241098.
Antikvaj
[redakti | redakti fonton]- Diodoro Sicilia (90-30 a.K.). Bibliotheca Historica.
- Kinto Kurtio Rufo (60-70 p.K.). Historiae Alexandri Magni.
- Plutarko (75 p.K.). La vivo de Aleksandro la Granda, Paralela vivoj.
- Ariano (komenco de la 2a jarcento p.K.).
- Metz Epitome.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hydaspes (Jhelum) Arkivigite je 2018-12-26 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 32° 49′ 40″ N 73° 38′ 20″ O / 32.82778 °N, 73.63889 °O (mapo)