Erich von Däniken
Erich von Däniken | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Erich von Däniken | |||||
Naskonomo | Erich Anton Paul von Däniken | ||||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1935 (89-jaraĝa) en Zofingo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Beatenberg • Ŝafhaŭzo vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Kolegio Sankta Mikaelo vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Cornelia von Däniken (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto mitologo fotisto sciencfikcia verkisto nifologo verkisto de nefikcio vd | ||||
Laborkampo | Pseŭdoarkeologio kaj hipotezo de antikvaj kosmonaŭtoj vd | ||||
Aktiva dum | 1963– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Chariots of the Gods? vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Erich Anton Paul VON DÄNIKEN (naskiĝis en Zofingen en Svislando la 14-an de aprilo 1935) estas aŭtoro pri pra-astronaŭtiko.
Li estas renoma pro siaj libroj kaj filmoj. Li asertas, ke antaŭ longe eksterteruloj vizitis la teron. Liaj libroj aperis tradukitaj en 32 lingvoj kaj atingis tutan eldonkvanton de 62 milionoj. Per tio li estas unu de la plej sukcesaj aŭtoroj en la kampo de nefikcia literaturo.
Riproĉoj estis faritaj kontraŭ liaj tezoj. Sciencistoj malaprobis ilin. Ankaŭ oni riproĉis, ke li faris plagiatojn, i.a. faris kopiojn el aliaj aŭtoroj, ekzemple de Gadow[1] kaj de Robert Charroux.[2] Ankaŭ riproĉoj estas, ke li bazas siajn tezojn sur falsaj interpretadoj de sciencaj fontoj kaj falsitaj bildoj.
En 1991 li ricevis la satiran Ig-Nobel-premion.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Erinnerungen an die Zukunft, 1968, ISBN 3-404-60274-9, memorigoj pri la estonteco
- Zurück zu den Sternen, 1969, Econ, 1986, ISBN 3-430-11986-3, reen al la steloj
- Aussaat und Kosmos, 1972, ISBN 3-426-03384-4, semado kaj kosmo
- Meine Welt in Bildern, 1973, ISBN 3-426-03404-2, mia mondo en bildoj
- Erscheinungen, 1974, ISBN 3-453-04434-7, aperaĵoj
- Besucher aus dem Kosmos, 1975 (Sammelband), vizitintoj el la kosmo
Aliaj projektoj
[redakti | redakti fonton]Artikolo de Erich von Däniken
[redakti | redakti fonton]En svisa gazeto www.blickamabend.ch de 14-a decembro 2010 Erich von Dänikon atentigis al objekto "HD 271791". La stelo HD 271791 vojaĝas kun rapideco de ĉirkaŭ 2 milionoj kilometroj/h (hiper-rapideco-stelo). Laŭ Erich von Däniken la sciencistoj ne povas ankoraŭ bone klarigi la rapidecon de la stelo HD 271791, en Henry-Draper-Katalogo numero 271791.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ulrich Heber, Heinz Edelmann, Ralf Napiwotzki, Martin Altmann und Ralf-Dieter Scholz: „The B-type giant HD 271791 in the Galactic halo. Linking run-away stars to hyper-velocity stars“, 2008, Astronomy and Astrophysics, 483, L21 Norbert Przybilla, Maria Fernanda Nieva, Ulrich Heber und Keith Butler, „HD 271791: An Extreme Supernova Runaway B Star Escaping from the Galaxy“, 2008, Astrophysical Journal Letters, 684, L103
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- mpa pri HD 271791 en germana lingvo
- pri HD271791 en germana lingvo Arkivigite je 2010-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- pri HD 271791
- pri HD 271791
- pri HD 271791 - Sternberg Astronomical Institute
- paĝoj 37 kaj 66 Arkivigite je 2011-01-06 per la retarkivo Wayback Machine