Ferdinand Domela Nieuwenhuis
Ferdinand Domela Nieuwenhuis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1846 en Amsterdamo |
Morto | 18-an de novembro 1919 (72-jaraĝa) en Hilversum |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Patro | Ferdinand Jacob Domela Nieuwenhuisv (en) |
Frat(in)o | Adriaan Jacob Domela Nieuwenhuis (en) |
Infano | César Domela (en) |
Okupo | |
Okupo | pastoro politikisto |
Ferdinand DOMELA NIEUWENHUIS [fer'di'nant do'me'la niŭ'en'hojs] (naskiĝis la 31-an de decembro 1846 en Amsterdamo, mortis la 18-an de novembro 1919 en Hilversum) estis la unua grava nederlanda socialisto kaj la unua socialisto en la nederlanda parlamento. Li estis luterana pastoro, kiu, post perdo de sia kredo, politike ekbatalis por la laboristoj. Laŭ la Sennaciulo de 1932:
"La signifo de figuro kiel Domela Nivenhuis kuŝas [unue] en lia propra evoluo; el kristano li fariĝis anarkisto, el aŭtoritata [socialisto li fariĝis] liberana socialisto, el liberalulo [li fariĝis] revoluciulo; due en lia granda voloro por la socialista movado."[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ferdinand Nieuwenhuis naskiĝis en 1846. Lia familio aldonis la kromnomon "Domela" en 1859. Post teologiaj studoj li iĝis luterana pastoro, kaj deĵoris en diversaj nederlandaj urboj. Dum tiu tempo li iom post iom perdis sian kredon kaj konatiĝis kun la tiamaj sociaj problemoj. Li ĉesis prediki en 1879, kaj iĝis diversmaniere aktiva socialisto.
En 1881, Domela Nieuwenhuis iĝis la ĉefo de la Socialdemokrata Ligo (nederlande: Sociaal Democratische Bond, SDB), socialista movado konstruita ĉirkaŭ diversaj lokaj movadoj. Ĝi batalis por universala voĉdonrajto kaj subtenis laboristajn strikojn. Sub la gvido de Domela Nieuwenhuis, la movado iĝis pli kaj pli forta, kaj tial ankaŭ estis atakita. En 1887, li estis kondamnita al unujara malliberiĝo pro insulto al la reĝeco en artikolo, kvankam ne estas certe, ke li efektive skribis ĝin.
En 1888 Domela Nieuwenhuis elektiĝis en la Dua Ĉambro de la nederlanda parlamento. Li restis tie ĝis 1891, kiam li decidis ne plu kandidati, seniluziita de la parlamentaj metodoj.
Ekde tiu tempo Domela Nieuwenhuis pli kaj pli alproksimiĝis anarkiistajn konvinkojn. SDB sekvis lin, sed kun kelkaj problemetoj. Multaj ne akceptis la evoluon, ĉefe Pieter Jelles Troelstra, kiu forlasis la partion kun aliaj gravaj membroj kaj ekfondis la pli reformistan Socialdemokratan Laboristan Partion (nederlande: Sociaal Democratische Arbeiders Partij, SDAP) en 1894. La saman jaron, la partio de Domela Nieuwenhuis iĝis eksterleĝa, sed li tamen restis ekster la SDAP de Troelstra.
Domela Nieuwenhuis plu publikigis tekstojn kaj batalis por anarkiismo. Li vizitis diversajn kongresojn kaj kunorganizis pliajn movadojn.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Domela Nieuwenhuis, Ferdinand; D. J. (trad.). (1913) La piramido de l' tirano, Serio de Eldonaĵoj de Internacia Socia Revuo 4 (esperante). Amsterdam: W. Nutters.
- Reeldono kun modernigita traduko aperis en (1999) Liberecanaj Pensoj 1 (esperante). Beauville: SAT-broŝurservo, p. 5–34..
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ V. Vesels (1932-12-29). “Ferdinando Domela Nivenhuis (Nieuwenhuis), 1846-1919”, Sennaciulo (eo) (pdf) 9 (399), p. 38. “La signifo de figuro kiel Domela Nivenhuis kuŝas en lia propra evoluo; el kristano li fariĝis anarkisto, el aŭtoritata — liberana socialisto, el liberalulo — revoluciulo; due en lia granda voloro por la socialista movado.”.