Flago de Vatikano
La ŝtata flago de la Vatikano estis adoptita la 7an de julio 1929, en la jaro kiam Pio la 11a subskribis la Lateranajn Traktatojn kun Italio, kreante novan sendependan ŝtaton regitan de la Sankta Kurio. Alia nomo uzata de la Vatikano estas flago de la Sankta Seĝo.[1]
La vatikana flago estas formita laŭ la flago de 1808 de la pli frua Papa Ŝtato, poste aldoninte la tiaron kaj ŝlosilojn. La flago estas priskribita en la Fundamenta Leĝo de la Ŝtato de la Urbo de la Vatikano, artikolo 20, de la 26a de novembro 2000.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La flago konsistas el du vertikalaj strioj, unu el oro kaj alia el blanko kun la ŝlosiloj de Sankta Petro kaj la Papa Tiaro en la centro de la blanka strio. La ŝlosiloj estas unu ora kaj unu arĝenta kunmetitaj en la formo de X. Multaj kredas, ke la flago estas kvadrata,[2][3] tamen ĝiaj proporcioj ne estas specifitaj en la konstitucio,[4] kaj responde al la germana nunciejo, estis eksplicite menciite ke la flago ne estas kvadrata.[5]
La blazono de Vatikano estas en la blanka duono, kaj enhavas:
- la papan tiaron (kian uzis Pio la 11a);
- la du ŝlosilojn, kiuj reprezentas la Ŝlosilojn de Ĉielo (laŭ la Evangelio de Mateo 16:19) donitajn de Jesuo Kristo al Sankta Petro. La papoj estas konsiderataj la posteuloj de Petro, kaj la ora kaj arĝenta ŝlosiloj estis gravaj elementoj en la simboleco de la Sankta Apostolo ekde la 1200aj jaroj. La ora reprezentas spiritan potencon, kaj la arĝenta reprezentas mondan potencon. La ordo de la ŝlosiloj sur la blazono de Vatikano estas la inverso de la blazono de la Sankta Apostolo, por distingi ilin.
- ruĝan ŝnureton konektantan la ŝlosilojn.
La flavo kaj blanko de la flago ankaŭ reprezentas la ŝlosilojn – en heraldiko oni ne distingas inter flava kaj ora (la metala koloro "or") nek inter blanka kaj arĝenta ("argent").
Uzado
[redakti | redakti fonton]Multaj katolikaj preĝejoj kaj institucioj tutmonde uzas la flagon, ofte apud la flago de la lando, kie la preĝejo aŭ institucio situas.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Papaj Ŝtatoj tradicie uzis flavan kaj ruĝan kokardon, la tradiciaj koloroj de la Roma Senato kaj Popolo. Tamen, oni ne uzis ĉi tiujn kolorojn por flagoj.[6] En 1808 Papo Pio la 7a ordonis, ke la Nobla Gardistaro de Vatikano kaj aliaj soldatoj anstataŭigu ruĝan koloron per blanko, por distingi ilin de la soldatoj, kiuj fariĝis parto de la armeo de Napoleono.[7]
En 1803, la Papaj Ŝtatoj komencis uzi blankan negocan flagon kun la papa blazono en la centro. Ĉi tiu flago estis oficialigita je la 7a de junio 1815. Je la 17a de septembro 1825, ĝi estis anstataŭigita de flava kaj blanka flago, kies koloroj devenis de la ŝtofo de la ŝlosiloj (flava por oro, blanka por arĝento).[8] Ĉi tiuj koloroj verŝajne devenis de la flago de la Palatina gardistaro de 1808.[8] Tio ĉi estis la unua dukolora flago uzita de la Papaj Ŝtatoj kaj la antaŭanto de la moderna flago de Vatikano.[9] La negoca flago ankaŭ estis ŝtata flago sur seka tero.[8]
Ekde 1831, la papa infanterio uzis kvadratajn flavajn-kaj-blankajn flagojn. unue, ili dividiĝis diagonale, sed post 1849 ili dividiĝis vertikale kiel la negoca flago. La fina infanteria koloro, ekuzita en 1862, estis senornama kvadrata blanka-kaj-flava flago.[9]
Je la 8a de februaro 1849, dum Papo Pio la 9a estis en ekzilo en Gaeta, oni deklaris Roman Respublikon. La flago de la nova registaro estis la itala trikolora flago kun la itala devizo "Dio e Popolo" sur la centra strio. La papa registaro kaj ĝiaj flagoj estis restarigitaj je la 2a de julio 1849. Je la 20a de septembro 1870, Italio konkeris la Papajn Ŝtatojn kaj la flavaj kaj blankaj flagoj ne plu oficiale uziĝis.
Post la subskribo de la Laterana Traktato en 1929, papaj aŭtoritatoj decidis uzi la negocan flagon de 1825 kiel la ŝtata flago de la sendependonta Vatikana ŝtato. Tamen, la oficiala desegno en la konstitucio estis la kvadrata infanteria flago de 1862. La traktato efektiviĝis je la 7a de junio 1929 kaj tiam ankaŭ la nove kvadrata Vatikana flago.[10] La papa tiaro, tradicia alta krono, ne plu uziĝas en la reala vivo ekde 1963, post kiam papo Paŭlo la 6-a, maloficialigis ĝin, sed en la vatikana flago ĝi plu estas en la centro de la bildo. En 2023 oficialigis nova versio de la flago, kiu havas nur blankan kaj oran kolorojn, dum antaŭe la tiaro havis multajn ruĝajn kaj ankaŭ iujn versajn ordamaĵojn. Simile en tiu jaro ankaŭ noviĝis la vatikana blazono.
Historiaj flagoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ankaŭ la laŭfakta flago de la mezepoka Komunumo de Romo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ United Nations to Raise Holy See Flag on September 25. Alirita 2015-10-20 .
- ↑ Flag of Vatican City. Alirita 2021-09-26 . “vertically divided yellow-white national flag with an emblem on the white stripe featuring two crossed keys and a papal tiara. The flag is square in its proportions.”.
- ↑ The Flag of the Vatican City. Alirita 2021-09-26 . “The Vatican City State flag is square in shape, with yellow and white vertically divided on each side of the flag.”.
- ↑ Legge fondamentale dello Stato della Città del Vaticano 26 novembre 2000 (itale). Alirita 2021-09-26 .
- ↑ letter to the German nunciature (2010-05-27) (germane). Alirita 2021-09-26 .
- ↑ "Vatican - Historical Flags".
- ↑ Bandiera pontificia (itale). Stato della cità del Vaticano. Arkivita el la originalo je 2008-10-15. Alirita 2008-07-09 . “Anticamente la bandiera dello Stato pontificio era giallorossa (o per meglio dire amaranto e rossa, colori derivati dai colori dello stemma della Santa Sede), i due colori tradizionali del Senato e del Popolo romano, che vennero tuttavia sostituiti con il bianco e il giallo nel 1808, allorché Pio VII”.
- ↑ 8,0 8,1 8,2 . Stato Pontifico (itale). Alirita 9-a de februaro 2014 .
- ↑ 9,0 9,1 . Flag of Vatican City. Alirita 9-a de februaro 2014 .
- ↑ (Jan–Mar 2012) “The Vatican Flag: Proportions & Alternatives”, NAVA News. Alirita 9-a de februaro 2014..
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- "La flagoj de la Papa Ŝtato", en VENTO, numero 11, (aŭgusto 2022), pp. 23–27.
|