Fréjus
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri ĉemara komunumo. Por ĝia fervojstacio rigardu la paĝon Fréjus (stacidomo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Frejus (apartigilo). |
Fréjus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbodomo de Fréjus.
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
Departemento | Var | ||||
Arondismento | Draguignan | ||||
Kantono | Fréjus (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 83061 [+] | ||||
Poŝtkodo | 83600 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 83061 | ||||
Retpaĝaro | http://www.ville-frejus.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | David Rachline 2014-2020 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 52 344 (2011) | ||||
Loĝdenso | 512 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 26′ N, 6° 44′ O (mapo)43.4330555555566.7358333333333Koordinatoj: 43° 26′ N, 6° 44′ O (mapo) | ||||
Alto | 8 m | ||||
Areo | 102,27 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Fréjus [+] | |||||
Fréjus estas mezgranda ĉemara franca komunumo, lokita en la departemento Var kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura.
Ĝi havas proksimume 50 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Fréjusiens aŭ Forojuliens. La urbo ekzistas depost la Romia imperio, verŝajne depost la jaro 49 a.K.. La komunumo do disponas multajn romiajn ruinojn. La urbonomo devenas el la iama latina nomo Forum Julii.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Fréjus situas en sudorienta Francio, ĉe la bordo de la Mediteranea Maro, kaj ĉe la elfluejo de la riveroj Argens kaj Reyran. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la departemento Var.