Géla Babluani
Géla Babluani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | გელა ბაბლუანი |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1979 (45-jaraĝa) en Tbiliso |
Lingvoj | franca • kartvela |
Ŝtataneco | Kartvelio Francio |
Familio | |
Patro | Temur Babluani (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmmuntisto scenaristo filmproduktoro |
Géla Babluani (kartvele გელა ბაბლუანი) (naskiĝis en 1979) estas kartvela-franca kinoreĝisoro.
Géla Babluani naskiĝis en Tbiliso kiel filo de la eminenta direktoro Temur Babluani.[1] Je 17 jaroj, li kaj liaj tri gefratoj estis senditaj por studi en Francio. Lia unua mallonga filmo, À Fleur de Peau ("je haŭta tono", 2002), ricevis kritikan aprezon. Lia unua longedaŭra filmo estas 13 Tzameti ("13 ცამეტი" - ცამეტი simple estas la kartvela nombro 13), gajnis la ĵurian premion de monda kino por drameca filmo ĉe la Filmfestivalo de Sundance. En 2006 li reĝisoris filmon L'Héritage kun sia patro pri pluraj homoj el Francio, kiuj vizitas Tbilison por heredaĵo. [2] En 2010 li kompletigis usonan version de 13 Tzameti titolitan simple 13, kaj en 2017 sekvis plia trilero Money ("mono").
Filmografio
[redakti | redakti fonton]- Money ("mono", 2017)
- 13 (2010)
- L'héritage ("la heredaĵo", 2006), direktita kun sia patro Temur Babluani
- 13 Tzameti (2005)
- À fleur de peau ("je haŭta tono", 2002), mallonga filmo