Saltu al enhavo

Gemalto

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gemalto
Gemalto
organizaĵo • payment service provider vd
Dum junio 2006 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia societo (nederlanda "nv")
Fondita junio 2006 (per kuniĝo)
Sidejo Amsterdamo
Lando Nederlando
Estr(ar)o Oliver Piou
Dungitoj 10.000
Spezosumo 1,681 mrd. da eŭroj (2008)
Bilanco 111,9 mio. da eŭroj (2008)
Agokampo ico-kartoj
inteligenta memorkarto
ISIN-kodo NL0000400653
Posedata de Grupo Thales vd
filiaj kompanioj Gemalto (Germany) • Gemalto (United Kingdom) • Gemalto (Israel) • Gemalto (France) • Netsize vd
Posedataj kompanioj Monifa • Safenet vd
TTT www.gemalto.com
vdr

Gemalto estas nederlanda akcia societo, kiu okupiĝas pri komputila kaj informadika sekureco. Ĝi produktas ico-kartojn, ekzemple por poŝtelefonoj, kreditkartoj kaj elektronike legeblaj pasportoj.

La societo ekestis en junio 2006 per kuniĝo de la luksemburga entrepreno Gemplus kaj la nederlanda Axalto. Ĝi aktivas en pli ol 100 landoj kaj havas mondan merkatparton pri ico-kartoj de ĉ. 50 %. En Eŭropo, pro forta konkurenco, tiu parto estas nur 30 %.

La entrepreno ne havas nederlandan sloganon. En la angla ĝi reklamas per la slogano "security to be free" (= "sekureco por esti libera", aŭ "sekureco esti libera").

Korupto en Afriko

[redakti | redakti fonton]

En februaro 2023, Gemalto estis la temo de jura enketo por "korupto" kaj "krima asocio" koncerne dekduon registarkontraktoj en ses landoj sur la afrika kontinento.[1].

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]