Grobiņa
Grobiņa | ||
germane Seeburg | ||
Urbo | ||
Grobiņa ventomuelejo
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Municipo | Dienvidkurzeme | |
Historia regiono | Kuronio | |
Rivero | Ālande | |
Supermara alteco | 20 m s. m. | |
Koordinatoj | 56° 32′ 06″ N 21° 09′ 58″ O / 56.53500 °N, 21.16611 °O (mapo) | |
Areo | 5,12 km² (512 ha) | |
Loĝantaro | 3 593 (2024) | |
Denseco | 701,76 loĝ./km² | |
Unue menciita | 854 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-3430 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Grobiņa | ||
Retpaĝo: grobina.lv | ||
Grobiņa (historie germane Seeburg) estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la okcidento de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Dienvidkurzeme kaj situas en okcidenta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 12 km de Liepāja kaj 206 km de Rigo.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Grobiņa (kurone: gruobīns - 'karpenarbaro') estas la plej malnova loĝloko en la teritorio de Latvio, kio estas ĝuste indikita en la skribaĵoj; ĉar Seeburg estas menciita en la priskribo de la okazaĵoj en 854 en la Rimbert kroniko. En 2011, la Latva Nacia Komisiono por Unesko decidis inkludi la Grobiņa-n Arkeologian Ensemblon en la Latvan Nacian Liston de Mondaj Heredaĵoj de Unesko.[2][3]
Ĉirkaŭ 650-800 jaroj granda skandinava setlejo estis en la loko de la nuna Grobiņa, laŭ la rivero Ālande kaj la lago Liepājas tiutempe eblis ekspedi al la Balta Maro. Ĉirkaŭ 800, la vikinga setlejo estis okupita fare de la kuronoj. En la kunteksto de la okazaĵoj de 854, ĉefepiskopo Rimbert de Hamburgo kaj Bremeno raportis pri la atako de la sveda vikinga reĝo Olafo kontraŭ la urbo de la kuronoj kun 7 000 soldatoj ("Batalo de Seeburg"). La urbo estis kaptita kaj bruligita.
Ĝi unue estis menciita kun nomo Grobiņa en 1253 en la interkonsento de Livonia Ordeno kaj Diocezo de Kurlando, kiel ekzistanta sur la transitvojo al Prusio.[4] Ĉirkaŭ 1263, dum la kurona ribelo post la Durbe batalo, la Livonia Ordeno, gvidita fare de majstro Werner von Breithuzen, atakis Grobiņa kaj bruligis ĝin post kiam la kastelo estis okupita. En la 14-a jarcento estis konstruita ŝtonfortikaĵo apud la kurona kasteltumulo, kies ruinoj daŭre povas esti viditaj kiel la ruinoj de Grobiņa kastelo. La unua lernejo en Kuronia funkciis en Grobiņa jam en la 16-a jarcento,[5] sed en 1559 "sorĉistino" estis bruligita ĉi tie, unuafoje en Latvio.[4]
Por akiri financojn por protekto kontraŭ Rusio, dum la Livonia Milito en 1560, la Livonia Ordeno garantiis Grobiņa-n al la Duko de Prusio. En 1609 Grobiņa trovis sin en la Duklando Kuronio. En 1660, dum la Dua Nordia Milito, Grobiņa kastelo iĝis la loĝejo de duko Jakobo por tempeto, ĉar Jelgava kastelo estis tro detruita dum la milito. Urborajtojn al Grobiņa donis la duko de Kurlando Friedrich Kazimir en 1695. En 1795 la Duklando, kune kun Grobiņa, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integriĝis en la Kuronian provincon. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov post septembro 1939).
Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Grobiņa estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko Latvio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Urbo situas en la Marborda malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene).[6] La rivero Ālande fluas tra la urbo.
Averaĝa temperaturo estas -3,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 750-800 mm jare.[6]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 3 593 personoj sur areo de 4,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 720 loĝantoj/km².
La etna konsisto en 2005 estis: 89,4% latvoj, 3,5% rusoj, 2,4% litovoj, 1,2% ukrainoj, 0,7% belorusoj, 2,8% aliaj naciecoj.
Ŝanĝo de loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj | Jaro | Homoj |
---|---|---|---|
1809 | 625 | 1959 | 2222 |
1841 | 1165 | 1979 | 3604 |
1863 | 1618 | 1989 | 4583 |
1881 | 1594 | 2005 | 4313 |
1897 | 1490 | 2007 | 4294 |
1920 | 1394 | 2014 | 4101 |
1935 | 1074 | 2021 | 3522 |
Transporto
[redakti | redakti fonton]La ĉefŝoseoj de la urbo estas A9 Rigo-Liepāja, P111 Grobiņa-Ventspils, P106 Grobiņa-Ezere kaj P113 Grobiņa-Rucava. Lokaj vojoj de la urbo estas V1226 Grobiņa-Tadaiķi kaj V1222 Grobiņa-Nīca. La fervoja linio Rigo-Liepāja pasas proksime de la urbo, la plej proksima aktiva pasaĝerstacio estas en Liepāja.
1900-1964 en Grobiņa funkciis la stacidomo sur la etŝpura linio Liepāja-Aizpute.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Kastelruinoj.
-
Iama Grobiņa fervoja stacidomo
-
Ventoelektra centralo
-
Kasteltumulo
-
Urbodomo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Toponavi.com. Distancoj.
- ↑ Unesco.lv. Grobiņas arheoloģiskais ansamblis Arkivigite je 2022-02-09 per la retarkivo Wayback Machine (latve)
- ↑ Unesco.org. Grobiņa archaeological ensemble (angle)
- ↑ 4,0 4,1 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 3, p. 646.
- ↑ Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 600.
- ↑ 6,0 6,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020