Henotikon
Henotikon | |
---|---|
edikto | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Akacio de Konstantinopolo |
Lingvoj | |
Lingvo | mezepoka greka lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 482 |
La Henotikon aŭ Enotiko (antikve-greke ἑνωτικόν, henōtikón, laŭlitere “unuigilo, porunuiga instrumento”) estis teologia edikto de la bizanca imperiestro Zenono, por religie unuigi la imperion.
Historio de publikigo
[redakti | redakti fonton]La edikto Henotikon estis publikigita de la bizanca imperiestro Zenono (425-491) la 28-an de julio 482, sugeste de Akacio la patriarko de Konstantinopolo (484-519).
La edikto provis ĉesigi la kristologiajn disputojn inter la "Kalcedonistoj" (kun Romo kaj Konstantinopolo, kiuj estis subskribintaj la dekretojn de la Koncilio de Kalcedono) kaj la eklezioj de Antioĥio kaj Aleksandrio, kiuj ne estis subskribintaj la kalcedonajn dekretojn.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Celante refari la religian union (hénosis) de la imperio, en la edikto estis asertate ke:
- la dekretoj de la unuaj tri ekumenaj koncilioj (Niceo, Konstantinopolo kaj Efeso estis validaj;
- Kristo estas vera Dio kaj vera Homo en unika persono (sed en tiu aserto estas preterlasata la problemo pri la du naturoj):
- la instruaĵoj de Eŭtiko kaj Nestorio estis erarigaj: la dekdu anatemoj de Cirilo de Aleksandrio estis doktrinoj validaj;
- Maria estis plurfoje difinita kiel Theotókos (Patrino de Dio).
La henotikon estis do provo unuigi la Eklezion ĝin revenigante al la antaŭkalcedona situacio, sen tamen eksplicite malagnoski la Koncilion de Kalcedono, sed simple ĝin ignorante.
La dekreto havis la forton de ŝtata leĝo, do devontiga por ĉiuj episkopoj de la imperio, subminace de eloficigo kaj ekzilo. Reale la henotikon nenion deklaris pri la du naturaj en Kristo, objekto de la dekretoj de la Koncilio de Kalcedono.
Sekvo
[redakti | redakti fonton]La plej grava sekvo de la dekreto estis eksigo de la Patriarkoj de Aleksandrio kaj de Antioĥio, kiuj rifuzis subskribi la dokumenton. La imperiestro ilin anstataŭis per aliaj obeemaj episkopoj, inter kiuj monofizidista Petro Fulisto (en Antioĥio) dum Akacio ascendis al la katedro de Konstantinopolo.
La papo de Romo, Felikso la 3-a, en sia unua sinodo, ekskomunikis Petron Fuliston, kiu estis kondamnita ankaŭ de Akacio en la sinodo en Konstantinopolo. En 484, Felikso ekskomunikis ĉiujn patriarkojn, inter kiuj Akacion, kiu estis la vera iniciatoro de la henotikon. Tiu ĉi forstrekis la papon el diptikoj kaŭzante skismon (diritan «Akacia skismo») kiu daŭrigis laŭlonge de tridek jaroj (de 484 ĝis 519).
La henitikon estis abrogaciita de la imperiestro Justino la 1-a (518-527), kiu reestablis la reciprokan konsenton inter la eklezio de Romo kaj tiu de Konstantinopolo: kaj ĉesis la skismo kaj reenkampiĝis la doktrino de Kalcedono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Edward Walford, tradukisto, The Ecclesiastical History of Evagrius: A History of the Church from AD 431 to AD 594, 1846.